En komputado, rikordo estas grupo da datumoj uzebla en iuj operacioj (precipe ĉe eneligo) kiel unu tuto; speciale en la programlingvoj, datumstrukturo kies anoj (kampoj) povas havi malsamajn datumtipojn.

En kelkaj programlingvoj (interalie, en C) la rikordoj estas nomataj per pli ĝenerala termino strukturo. En C++ rikordo (nomata strukturo) estas speciala okazo de klaso.

Ekzemplaj difinoj de rikordoj redakti

Sekvas ekzemploj pri difinoj de rikordoj en diversaj programlingvoj:

  • PL/I:
  declare 1 dato,
            2 jaro      picture '9999',
            2 monato    picture '99',
            2 tagnumero picture '99';
struct dato {
    unsigned short jaro;
    unsigned char monato, tagnumero;
};
type
    monato_t =
      (jan, feb, mar, apr, maj, jun, jul, aug, sep, okt, nov, dec);

    dato_t = record
      jaro: 0..3000;
      monato: monato_t;
      tagnumero: 1..31;
    end;

var 
    dato1, dato2: dato_t;