Monda heredaĵo de UNESKO

Rila-monaĥejo estas la plej granda kaj vidinda en Bulgario.

Rila-monaĥejo
monaĥejo
Map
Rila-monaĥejo
Bazaj informoj
Loko montaro Rila
Geografia situo 42° 8′ 0″ N, 23° 20′ 25″ O (mapo)42.13333333333323.340277777778Koordinatoj: 42° 8′ 0″ N, 23° 20′ 25″ O (mapo)
Religia aliĝo Ortodoksismo
Regiono Provinco Kjustendil
Ŝtato  Bulgario
Religia statuso monaĥejo
Funkcia statuso muzeo
Arkitektura priskribo
Arkitekto(j) Ivan Rilski
Jaro de kompletigo 10-a jarcento
Karakterizaĵoj
Monda heredaĵo

Lando  Bulgario
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj vi
Fonto 216
Regiono** Eŭropo
Geografia situo 42° 8′ 0″ N, 23° 20′ 25″ O (mapo)42.13333333333323.340277777778
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)

Geografia lokigo sur la mapo : Bulgario

Rila-monaĥejo (Bulgario)
Rila-monaĥejo (Bulgario)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr

Situo redakti

Ĝi situas en la nordokcidenta parto de Rila-montaro, en alteco de 1100 m super la marnivelo, je 120 km sudokcidente for de la bulgara ĉefurbo Sofio en la Provinco Kjustendil.

Historio redakti

Laŭ iuj aŭtoroj ĝi estas fondita de monaĥo Ivan Rilski, laŭ aliaj de liaj lernantoj en la 10-a jarcento post Kristo.

Komence la monaĥejo situis en proksima loko en la montaro. Dum la 30-aj jaroj de 14-a jarcento feŭdulo Hreljo Dragovola konstruigis la monaĥejajn konstruaĵojn sur nature fortikigita teraso inter la riveroj Rilska kaj Druŝljavica, kaj meze de ili li lokigis altan ŝtonturon, la Hreljo-turon (1335) kaj malgrandan preĝejon (1343). Poste la monaĥejo estis kelkfoje prirabita, detruita kaj bruligita. Sur la nuna loko ĝia eksteraĵo devenas de la 19-a jarcento, kiam la monaĥoj decidis rekonstrui ĝin. La rekonstruado komenciĝis en 1816 kaj daŭris ĉ. 30 jarojn.

Priskribo redakti

La monaĥeja arkitektur-komplekso estas fermita tuto kun areo de 8800 m². Gi troviĝas ene de monaĥeja korto, kiu havas formon de malrekta kvarangulo. En tiu korto, funkcias memstare apud la monaĥejo la ĉefpreĝejo Naskiĝo de la Di-patrino -- granda, plastike varia kvinkupola konstruaĵo (1834-1837). En 1844 oni alkonstruis sonorilejon apud la Hreljo-turo. En la kvaretaĝaj loĝdom-aloj estas pli ol 300 monahaj ĉeloj kaj 4 kapeloj.

La arta efiko estas bazita sur la kontrasto inter la kruda fortikaĵa karaktero de la eksteraj masivaj ŝtonmuroj, kun entranĉitaj malgrandaj fenestroaperturoj kaj du grandaj pordoj, kaj la multkolora traktado de la loĝejaĵoj. La etaĝojn kaj la loĝej-alojn ĉiuflanke ĉirkaŭas vastaj verandoj. La masivaj arkadoj en la teretaĝo kaj arkadoj en la sekvaj du etaĝoj estas blankkolore stukitaj aŭ pentritaj. Super ili vidiĝas la ajurforma silueto de la lasta etaĝo, konstruita el ligno, kun belegaj diversformaj elstaraĵoj.

Unuiga centro de la monaĥeja tuto estas originale formita el la Hreljo-turo kaj la ĉefpreĝejo, kun fajnaj arkitekturaj detaloj kaj multkoloraj murpentraĵoj. En la interno estas ankaŭ altkvalitaj lignogravuraĵoj. La Rila-monaĥejo estas riĉe ornamita per murpentraĵoj. En la pentrado de la ĉefpreĝejo, kapeloj kaj aldonaj konstruaĵoj partoprenis ikonpentristoj el la plej konataj artlernejoj. La impona dekoracia pentroarto devenas de la 14-a jarcento. Nun la pentroartaĵoj estas restaŭritaj kaj estas valoraĵoj de la bulgara mezepoka arto. La belega ornamaĵo de la ĉefpreĝejo estas verko de konataj pentristoj el la Bulgara Renesanco kun ĉekape la ikonpentristo Zaharij Zograf.

La lignogravuraĵoj okupas gravan parton en la ornamo de la Rilamonaĥejo - belege ellaboritaj ikonostazoj, ajurformaj parapetoj, plafonoj, verandoj, elstaraĵoj de la konstruajoj. Karakterizaj pri la renesanca lignogravurado estas la pompaj vegetaĵformaj relief-ornamaĵoj, simbolaj bestofiguroj, orumo k.a. La ikonostazoj estas ellaboritaj en la spirito de lignogravurarto de Atoso (Greklando).

Graveco redakti

En 1961 la Rila-monaĥejo estis proktamita nacia muzeo, kaj en 1976 - nacia historia rezervejo. Ekde 1983 ĝi funkcias sub la protektado de UNESCO.

La monaĥejo estis ankaŭ unu el la plej gravaj bulgaraj kultur-klerigaj kaj literaturaj centroj dum ta osmana regado (1396 - 1878) en Bulgario. En ĝi estas konservataj valoregaj bulgaraj literaturaj manuskriptoj. La Rila-monaĥejo estas grava objekto de internacia turismo -ĉiujare pli ol 600 000 personoj vizitas ĝin.

Ĝi aperis en marto 1998 en la revuo MONATO.


Bildaro redakti

Eksteraj ligiloj redakti