Rimana surfaco

unudimensia kompleksa sternaĵo

Je kompleksa geometrio, rimana surfaco estas komplekse unudimensia (t.e. reele dudimensia) kompleksa sternaĵo.

Difino redakti

Jen du ekvivalentaj difinoj de la koncepto de rimana surfaco.

La du difinoj estas ekvivalentaj. Ĉiu kompleksa strukturo

 

difinas konforman metrikon tiel: uzante la atlason de lokaj izomorfioj al malfermita subaro de la kompleksa ebeno, transportu la norman Eŭklidan metrikon de la kompleksa ebeno al la surfaco. Tio, ĝenerale, ne estas bone difinita, sed la konforma ekvivalentklaso estas bone difinita.

Ĉiu rimana surfaco estas, fakte, kompleksa projekcia variaĵo. Alivorte, la elekto de kategorio (ĉu analitika, ĉu algebra) ne gravas en unu dimensio.

Ekzemploj redakti

La kompleksa ebeno   estas nekompakta rimana sternaĵo. La kompleksa projekcia linio   estas kompakta rimana sternaĵo (de genro 0).

Se   estas kompleksa nombro kun pozitiva imaginara parto, do oni povas difini la kompleksan elipsan kurbon

 .

Tio estas kompakta rimana surfaco de genro 1.

Historio redakti

La koncepton difinis la germana matematikisto Bernhard Riemann (Esperante Bernardo Rimano).

Eksteraj ligiloj redakti