Rimouski estas urbo en la kanada provinco Kebekio. Laŭ la censo de 2011 ĝi havis 46860 loĝantojn. La urbo situas en la kebekia regiono Malsupra Sankt-Laŭrencio, kaj havas multajn turismajn, kulturajn kaj industriajn altiraĵojn.

Rimouski
urbo
la konstruaĵo "Salle Desjardins-Telus"
Blazono
Moto: Legi patrum fidelis
(Fidèles à la loi de nos pères, Faithful to the law of our fathers)
do "fidele al la leĝoj de niaj patroj"
Ŝtato Kanado Kanado
Provinco Kebekio
Regiono Malsupra Sankt-Laŭrencio
Historia regiono Malsupra Kanado
Situo Rimouski
 - koordinatoj 48° 26′ 00″ N 68° 31′ 00″ U / 48.43333 °N, 68.51667 °U / 48.43333; -68.51667 (mapo)
Areo 339,84 km² (33 984 ha)
Loĝantaro 46 860 (2011)
Denseco 137,89 loĝ./km²
Fondita la 1-an de januaro 2002
Urbestro Éric Forest (2009–13)
Horzono UTC-05:00
 - somera tempo UTC-04:00
Poŝtkodo G
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kanado
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Kebekio
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Situo enkadre de Nord-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Rimouski
Retpaĝo: urba retejo

Urbaj reprezentantoj nomas ĝin "studenta urbo" pro multaj edukaj institucioj, kiel la Université du Québec à Rimouski (UQAR, parto de la Universitato de Kebekio), la Cégep de Rimouski (antaŭuniversitata kolegio kiu inkluzivas la Marsciencan Instituton de Kebekio, france Institut Maritime du Québec, IMQ) kaj la Konservatorion de Muziko kaj Dramo de Kebekio (france Conservatoire de musique et d'art dramatique du Québec. En ĝi ankaŭ lokiĝas pluraj pliaj gravaj marsciencaj esplorcentroj.