Rincón de la Victoria

urbo en Hispanio

Rincón de la Victoria (Angulo de la Venko) estas hispana municipo de la provinco Malago, regiono Andaluzio. Estas en la komarko La Axarquía kaj integrita en la metropola areo de la urbo Malago,[1] en la samnoma jurisdikcia teritorio[2] kaj de la municiparo "Mancomunidad de Municipios de la Costa del Sol-Axarquía".[3]

Rincón de la Victoria
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 29730 • 29738
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 51 300  (2023) [+]
Loĝdenso 1 865 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 43′ N, 4° 17′ U (mapo)36.7162109-4.2793767Koordinatoj: 36° 43′ N, 4° 17′ U (mapo) [+]
Alto 8 m [+]
Areo 27,51 km² (2 751 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Rincón de la Victoria (Malago)
Rincón de la Victoria (Malago)
DEC
Rincón de la Victoria
Rincón de la Victoria
Situo de Rincón de la Victoria
Rincón de la Victoria (Hispanio)
Rincón de la Victoria (Hispanio)
DEC
Rincón de la Victoria
Rincón de la Victoria
Situo de Rincón de la Victoria

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rincón de la Victoria [+]
vdr

Ĝia municipa teritorio okupas areon de 27,5 km², etende tra la marbordo al Mediteraneo kaj al sudaj deklivaroj de la Montoj de Malago. Kun 45 138 loĝantoj laŭ informo de la ŝtata statistika servo INE de 2017, Rincón de la Victoria estas la naŭa municipo plej loĝata de la provinco kaj la dua de la komarko post Vélez-Málaga. La loĝantaro koncentriĝas en kvar urbaj kernoj, nome tri marbordaj kaj unu interna (La Cala del Moral, Rincón de la Victoria, Torre de Benagalbón kaj Benagalbón).

Preĝejo de la Candelaria de Benagalbón, konstruita en la 16a jarcento.

Iam konata kiel Bezmiliana kaj poste kiel Benagalbón, la origino de la municipo estas el la prahistorio, kiel pruvas la arkeologiaj restaĵoj trovitaj. En la aktualo, Rincón de la Victoria estas moderna turisma centro de la Costa del Sol, konata pro siaj markavoj kaj strandoj. Pro proksimeco al la urbo Malago ĝi iĝis dormurbo, kvankam ĝi konservas parton de maristaj trajtoj.

Surloke, Rincón de la Victoria estas populare konata simple kiel "el Rincón" (la Angulo).

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Consejería de Obras Públicas y Transportes (ed.). «Plan de Ordenación del Territorio de la Aglomeración urbana de Málaga — p. 15». Konsultita la 15an de januaro 2020.
  2. Consejo General Procuradores de España (eld.). «Málaga, partido judicial nº3 de Málaga». Arkivigite je 2013-08-01 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 11an de februaro 2009.
  3. Mancomunidad de Municipios de la Costa del Sol-Axarquía (eld.). «Créditos». Arkivita el la originalo la 1an de septembro 2009. Konsultita la 15an de januaro 2020.