Ringorajdado estas ĉevalsporto ĉe kiu la partoprenantoj devas piki siajn lancojn tra ringo.

Ringorajdado en Danlando.
Statuo de ringorajdanto en Middelburg, Nederlando.

La partoprenantoj tiam sidas sur ĉevalo aŭ staras sur ĉaro (plej ofte kariolo) antaŭ kiu estas jungita ĉevalo. La ringo pendas per magneto al rubando kiu estas fiksata super la irejo. La partoprenanto trarajdas per sia ĉevalo sub la rubando kaj klopodas piki sian lancon tra la ringo. Dum la konkurso la ringoj fariĝas pli kaj pli malgrandaj. Je la fino de la konkurso la rajdanto kun la plej multaj ringoj venkas.

Ĉe la ringorajdado plej ofte okazas folkloro. Dum la folkloro la rajdanto sur la ĉevalo portas jakon kiu similas al uniformo. Se la ringorajdantoj sidas sur ĉaro, ili ofte surhavas tradiciajn vestojn.

Ĉiujare en aŭgusto en Oldeberkoop, komunumo Ooststellingwerf, Nederlando, oni organizas ringorajdan konkurson.

Vidu ankaŭ redakti