Rino Fisichella ([Rino Fizikella] ; naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1951 en Codogno; vera nomo Salvatore Fisichella) estas itala ĉefepiskopo

Rino Fisichella
MS-ro Fisichella dum meso en Lodi, en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj
MS-ro Fisichella dum meso en Lodi, en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj
MS-ro Fisichella dum meso en Lodi, en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj
Persona informo
PlumnomoRino Fisichella
Vera nomoSalvatore Fisichella
Dato de naskiĝo25-a de aŭgusto 1951
NaskiĝlokoCodogno
Aĝo72
Okupoj kaj profesioj
Okupoĉefepiskopo
Geografio
ŜtatoItalio
Lingvoj
Parolata lingvoitala lingvo [+]
Ceteraj informoj
HonorigoKavaliro de la Ordeno de la Sankta Tombo en Jerusalemo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Biografio redakti

Salvatore Fisichella, konata kiel Rino Fisichella, (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1951 en Codogno, en la Provinco de Lodi, en Lombardio) estas itala arĥiepiskopo, profesoro kaj teologiisto. Li estas prezidanto de Papa Akademio por la vivo.

 
MS-ro Fisichella en Lodi, en Placo Ospitale, en 2006.

Naskiĝinta en la Provinco de Lodi, Rino Fisichella studis en Collegio San Francesco, de Patroj Barnabitoj, en Lodi. Li estis pastrigita en Romo de kardinalo Ugo Poletti la 13-an de marto 1976.

En 1980, li faris priserĉan laboron pri Hans Urs von Balthasar.

Okupoj redakti

Nomumita en 1994 rektoro de preĝejo de Gregorio de Nazianco, paroĥo de la Ĉambro de deputitoj, li estis nomumita titulara episkopo en Romo la 3-an de julio 1998. Li ricevis episkopan konsekradon de kardinalo Camillo Ruini, kardinalo-vikario de Romo, la 12-an de septembro samjare.

Li tiam estis elektita prezidanto de la dioceza komisiono por ekumenismo kaj interreligia dialogo kaj laboris ene de la Kongregacio por la doktrino de la Fido kaj de la Kongregacio por la afero de la Sanktuloj[1].

Li kunlaboris al la publikigo de la Encikliko Fides et Ratio en 1998.

En 2002, li fariĝis rektoro de Papa Universitato de Laterano kie li antaŭe instruis fundamentan teologion.

Li intervenis favore al paco dum la afero de karikaturoj de Mahometo. Li havis tutkorajn interrilatojn kun Oriana Fallaci. En 2005, li celebris la centan datrevenon de la publikigo de la Kateĥismo de sankta Pio la 10-a.

La 17-an de junio 2008, li estis promociita titulara arĥiepiskopo okaze de lia nomumo kiel prezidanto de Papa Akademio por la vivo.

Moto redakti

« Viam veritatis elegi » (« Mi elektis la vojon de la vero »)

Verkoj redakti

  • Rino Fisichella, Nel mondo da credenti. Le ragioni dei cattolici nel dibattito politico italiano, Mondadori, 2007, pĝ. 122.
  • Rino Fisichella, Il sentiero per Emmaus. Commento teologico-pastorale alla Sacramentum Caritatis, Lateran University Press, 2007, pĝ. 112.
  • Rino Fisichella, Solo l'amore è credibile. Una rilettura dell'opera di Hans Urs Von Balthasar, Lateran University Press, 2007, pĝ. 298.
  • Rino Fisichella, Dio è amore. Commento teologico-pastorale a Deus Caritas Est, Lateran University Press, 2006, pĝ. 128.

Internaj ligiloj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Kongregacio por proklamo de la sanktuloj