Rioplata hispana, aŭ en hispana español rioplatense, konata ankaŭ kiel Argentin-Urugvaja hispana, estas variaĵo de hispana lingvo[1][2][3] parolata ĉefe en la areoj de kaj ĉirkaŭ la Rioplata Baseno de Argentino kaj Urugvajo.[4] Ĝi estas referencata ankaŭ kiel RiverplataPlatrivera hispana aŭ Argentina hispana.[5] Estante la plej elstara dialekto kiu faras uzadon de voseo kaj parole kaj skribe, multaj trajtoj de la Rioplatense estas kunhavataj en la variaĵo parolataj en Orienta Bolivio, Ĉilio kaj Peruo. Tiu dialekto estas ofte parolata per intonacio iom simila al tiu de la Napola lingvo de Suda Italio (klarigebla pro forta iama enmigrado el tie), sed estas esceptoj. La kutima vorto uzata por nomo la hispanan lingvon de tiu regiono estas "castellano" (kastilia) kaj iom pli rare "español" (hispana).

Proksimuma areo de Rioplatense inkude la variaĵojn de Patagonio.

Ĉar Rioplatense estas konsiderata dialekto de la hispana kaj ne diferenca lingvo, ne estas fidindaj kalkuloj pri totala nombro de parolantoj. Ĝenerale, indiĝenaj parolantoj de hispana edukitaj en Urugvajo aŭ en la majoritato de Argentino estas supozataj parolantoj de Rioplatense (almenaŭ neformale) same kiel por ekzemplo usonaj estas supozataj parolantoj de la usona angla, pli ol de alia variaĵo de angla. La totala parolantaro de tiuj areoj estus ĉirkaŭkalkulita en 25–30 milionoj, depende de la difino kaj de la etendo.

Notoj redakti

  1. Orlando Alba, Zonificación dialectal del español en América ("Dialekta zonklasigo de la hispana en Ameriko"), en: César Hernández Alonso (ed.), "Historia presente del español de América", Pabecal: Junta de Castilla y León, 1992.
  2. Jiří Černý, "Algunas observaciones sobre el español hablado en América" Arkivigite je 2014-08-01 per la retarkivo Wayback Machine ("Kelkaj observoj pri la hispana parolata en Ameriko"). Acta Universitatis Palackianae Olomucencis, Facultas Philosophica Philologica 74, pp. 39-48, 2002.
  3. Alvar, Manuel, "Manual de dialectología hispánica. El español de América", ("Handbook of Hispanic Dialectology. Spanish Language in America."). Barcelona 1996.
  4. Resnick, Melvyn: Phonological Variants and Dialects Identification in Latin American Spanish. The Hague 1975.
  5. Del Valle, José, eld. (2013). A Political History of Spanish: The Making of a Language. Cambridge University Press. pp. 212–228. ISBN 9781107005730.

Bibliografio redakti

  • Coloma, Germán (2018), "Argentine Spanish" (PDF), Journal of the International Phonetic Association, 48 (2): 243–250, doi:10.1017/S0025100317000275 Alirita la 23an de aprilo 2020.