Ripeto estas stila parolmaniero kiu celas reliefigi parton de la teksto kaj kiu konsistas je ripetado de vortoj, sintagmoj, vorteroj, vortogrupoj aŭ tuta frazoj. Per tiu rimedo la aŭtoro klopodas fiksigi la atenton de la leganto ĉe specifa ideo, koncepto, aĵo, rolulo, ktp.

Oni vidu kiel tio funkcias ekzemple je la komenco de la "Somnambula Romanco" de Cigana Romancaro de Federico García Lorca laŭ la traduko de Fernando de Diego.

"Verda, ĝin mi volas verda.

Verda vento. Verdaj branĉoj."

Per diversaj tipo de ripetoj -komenco kaj fino de verso, komenco de du sinsekvaj versoj, fino de verso kaj komenco de sekvonta, komenco de verso kaj komenco de la duonverso, ktp.- la aŭtoro ŝokas la leganton kaj atentigas ĝin pri la specifa graveco kiun havos dum la poemo la koncepto de tiu koloro, kiu vere ne konsistos je sia normala ideo inter koloroj nek sia kutima simbolo sed kiu baziĝos super pli persona signifaro.

Specifa speco de ripeto estas alia parolfiguro, nome la sinonimo aŭ pli precize la uzado de sinonimoj unu post la alia.

En komputiko, ripeto estas sinsekva ruligo de iu parto de programo, kutime per ciklo.

Vidu ankaŭ redakti