Ripoux contre ripoux (filmo de 1990)

Ripoux contre ripoux estas franca polica komedio aperinta en 1990 reĝisorita de Claude Zidi. Temas pri daŭrigo de filmo Les Ripoux, de la sama reĝisoro, aperinta en 1984.

Koruptitoj kontraŭ koruptitoj
filmo
Originala titolo Ripoux contre ripoux
Produktadlando Francio
Originala lingvo Franca lingvo
Kina aperdato 7-a de februaro 1990
Daŭro 105 minutoj
Ĝenro Polica komedio
Kameraado Jean-Jacques Tarbès
Reĝisoro(j) Claude Zidi
Produktisto(j) Pierre Gauchet
Scenaro Claude Zidi, Simon Michaël, Didier Kaminka
Filmita en Francio
Loko de rakonto Parizo
Muziko de Francis Lai
Ĉefrolantoj Philippe Noiret
Thierry Lhermitte
Produktinta firmao Films 7
Distribuo Guy Marchand
Jean-Pierre Castaldi
Line Renaud
IMDb
vdr

Temo redakti

François kaj René formas teamon de koruptitoj jam de 5 jaroj kiam François, kiu projektas trapasi ekzamenon por fariĝi komisaro, deziras refariĝi honesta. Sed kiam li redonas ŝtelitan monon al prirabita juvelistino, tiu ĉi, pro antaŭa rankoro kontraŭ René, akuzas ilin pri la malbonfaro. Ambaŭ policistoj tiam estas portempe eksigitaj kaj anstataŭitaj de inspektoroj Brisson kaj Portal, supozataj esti modeloj de honesteco. Tamen ŝajno trompas...

Teĥnikaĵoj redakti

Rolularo redakti

Eksteraj ligiloj redakti