Risikemo laŭ la teorio de decidado necesas tiam, se antaŭ decido pri konkreta ago klaras, ke la risko de malsukceso estas konsiderinde alta, kaj la ŝanco pri gajno en kazo de sukceso ne plene rekompencas tiun riskon.

Laŭ la teorio de decidado validas la ĝenerala hipotezo, ke homoj evitas riskojn, aŭ postulas apartan rekompenson se ili devas enkalkuli signifan riskon. Tamen observeblas ekzemple, ke multaj homoj regule investas en lotadon, kvankam la averaĝe atendebla profito (gajno minus investo) estas minusa, ke do atendeblas perdo. La konduto klarigeblas per tio, ke la agantoj atribuas tiom grandan utilon al la ekstreme malverŝajna kazo de grandega gajno, ke ekestas la subjektiva percepto ke la investo en lotadon ja indus, kvankam sobra matematika takso rezultigus ke ne indas.

Relative alta riskemo estas inter la oftaj karakterizaĵoj de homoj en la evolua fazo de adolesko. Absolute tro alta riskemo laŭ la kompreno de psikaj malsanoj povas esti simptomo de ĉe manio aŭ la pli malforta variaĵo de tiu malsano, kiu nomatas hipomanio.