Ritschenhausen

komunumo en Turingio, Germanio

Ritschenhausen [riĉnHAŬzn] estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Schmalkalden-Meiningen de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke. Fine de decembro 2022 la nova urba komunumo havis 329 loĝantojn. La areo situas en la geografia regiono Turingia Arbaro.

Ritschenhausen
Blazono
Ritschenhausen (Germanio)
Ritschenhausen (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Schmalkalden-Meiningen
Komunumaro Verwaltungsgemeinschaft Dolmar-Salzbrücke
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036949
Poŝtkodo 98617
Aŭtomobila kodo SM
Oficiala Municipokodo 16066057
Politiko
Komunumestro Edit Schaumburg
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro CDU
Demografio
Loĝantaro 329 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 31′ N, 10° 26′ O (mapo)50.51083333333310.431388888889Koordinatoj: 50° 31′ N, 10° 26′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 310 m
Areo 7,45 km²
Oficiala retejo http://www.vg-dolmar-salzbruecke.de
vdr

Geografio redakti

Ritschenhausen kuŝas en monteta arbarpejzaĝo ĉ. 8 km sude de Meiningen en la valo de Jüchse inter Eichelberg eoste kaj Zehnerberg okcidente. Najbaraj lokoj estas Untermaßfeld kaj Obermaßfeld-Grimmenthal norde, Einhausen kja Neubrunn oriente, Wölfershausen sude kaj Grabfeld okcidente.

Historio redakti

La komunumo menciitis la unuan fojon en 906 endokumente. La nomo originas el la virina nomo Ruothswinda. Unue ĝi apartenis al la monaĥejo de Fulda, ekde 1411 ĝis la fino de la hennebergiaj grafoj al ties posedaĵaro. Inter 1500 kaj 1806 la komunumo estis parto de la Frankonia regna distrikto kaj ekde 1680 la loko estis ero de la Duklando Saksio-Meiningen.

Ritschenhausen tuŝitis inter 1658–1667 de la kontraŭsorcistinĉasado. Tri virinoj kaj unu viro suspektitis. La unua viktimo estis Margaretha, vidvino de Georg Seifert.[1] En 1817 naskiĝis en Ritschenhausen la fama endialekte verkinta poeto Paulus Motz.

En 1874 la ritschenhaus-anoj ricevis novan rolon danke la nove farita fervojlinio inter Schweinfurt kaj Meiningen; tuj post la malfermo de la linio konstruitis la impona stacidoma ejo. Post finfaro de la (prusia) fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen en 1884 la loko iĝis grava landlima stacio inter Bavario kaj Prusio. En la jaro 2006 festis la loĝantoj la datrevenon 1100-a de la fondiĝo.

Trafiko redakti

Ritschenhausen situas ĉe la fervojlinio inter Schweinfurt kaj Meiningen (KBS 815) kaj la fervojlinio inter Neudietendorf kaj Ritschenhausen KBS 570). Ankaŭ la surveturejo je la aŭtoŝoseo A71 ne malproksimas.

Preĝejo redakti

La kirkoturo de la fortikita areo havas en ĉiuj direktoj defendeblecon.[2] La piramida spajro faritis en 1594, la nuna kirkonavo alkonstruitis en 1769. Apartenas al la paroĥujo Ritschenhausen ankaŭ la kastela kapelo de Henneberg kaj Bibra, Obermaßfeld, Sülzfeld kaj Wölfershausen. La paroĥestra domo, trabfakaĵo, funkciis inter 1499 kaj 1768 kiel gastejo kaj la pastoro havis ankaŭ la oficon de elverŝanto trinkaĵa. La tri sonoriloj mulditis de Schilling & Lattermann en Morgenröthe-Rautenkranz.

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Ekde aŭtuno 1989 ekzistas kun Wasserlosen-Rütschenhausen el la bavaria Distrikto Schweinfurt partnereco.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. Kai Lehmann: Unschuldig. Hexenverfolgung südlich des Thüringer Waldes. Über 500 recherchierte Fälle aus dem 16. und 17. Jahrhundert. Wehry-Verlag, Untermaßfeld 2012, ISBN 978-3-9813902-8-5, p. 292-293; Kai Lehmann: Ausstellung „Luther und die Hexen“. Bereich Ritschenhausen, Bibliothek Museum Schloss Wilhelmsburg Schmalkalden, 2012; Ronald Füssel: Die Hexenverfolgungen im Thüringer Raum (= Veröffentlichungen des Arbeitskreises für historische Hexen- und Kriminalitätsforschung in Norddeutschland. Bd. 2). DOBU-Verlag, Hamburg 2003, ISBN 3-934632-03-3, p. 240–244, (=disertacio, Marburg 2000)
  2. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag Köhler, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 210.