Rivero Ĉubut

rivero en Argentino

La rivero ĈubutĈubuto, río Chubut en hispana, estas grava rivero situanta en suda Argentino, en la centro de la Argentina Patagonio. Ĝi nomigas la provincon Ĉubutio ĉar ĝi estas ties ĉefa rivero (ĉar ties baseno kovras la 60% el la provinca totala areo).[1]

Rivero Ĉubut
rivero
Bazaj informoj
Longeco 810 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj [[]]
Map
vdr
La rivero Ĉubut preterpase ĉe Rawson

Ĝi ekfluas en la najbara provinco Río Negro, ĉe la monto Cerro de las Carreras, en la deklivaro orienta de la Andoj, kaj pot eniri en Ĉubutio, trapasas de okcidento al oriento la menciitan provinco, kaj poste elfluas en la Golfo Engaño ĉe Rawson, la provinca ĉefurbo.

Ties ĉefa alfluanto estas la rivero Chico, nekonstanta rivero kiu portas akvon al la Ĉubut nur dun epoko de fortaj akvokreskoj. La rivero Senguerr kutime elfluas en la lago Musters kaj tra la Falsa Senguerr, en la lago Colhué Huapi, kiuj funkcias kiel kolektujoj de senelira baseno. Sed kaze de eksterordinaraj akvokreskoj en la supraa baseno de la rivero Senguerr, ambaŭ lagoj elakviĝas al la rivero Chico kaj, tra ĝi, en la Ĉubut, drenante la tutan basenon al la Atlantiko.[1]

La rivero estas ĝenerale malmulte profunda kaj ties akvofluo povas varii de 4 a 50 m³/s inter sekego kaj inundo. La inundoj estas tialo ke la teroj apudaj al la rivero estas fekundaj kaj gravaj por agrikulturo. La rivero estas ankaŭ populara celo por fiŝkaptado de truto.

Bildaro redakti

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-09. Alirita 2014-03-09.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 43° 41′ 58.99″ S 66° 29′ 00.00″ U / 43.6997194 °S, 66.4833333 °U / -43.6997194; -66.4833333 (mapo)