La rivero Bergantes (río Alcherez en la aragona, río Bergantes en la hispana kaj riu Bergantes en la valencia), estas rivero en la Valencio kaj Aragono, Hispanio. La rivero naskiĝas en la regiono de La Havenoj de Morella (Provinco de Castellón), ĉirkaŭ 12,5 km en rekte de la sud-sudoriento de la municipo Morella. Lia baseno inkludas la nuran parton de la Valencia Komunumo kiu apartenas al la baseno de Ebro. Ĝi enfluas en la riveron Guadalope.

Bergantes
Rivero Bergantes
rivero
Bazaj informoj
Situo Hispanio
Longeco 60 km
Fluo
Fonto Moles de Fusters
- Alteco super marnivelo 1 293 m
- Koordinatoj 40° 32′ 2″ N, 0° 3′ 36″ U (mapo)40.533888888889-0.060000000000002
Enfluejo Rivero Guadalope
- Koordinatoj 40° 51′ 47″ N, 0° 12′ 35″ U (mapo)40.862955555556-0.2098
Geografio
Trairataj urboj Valencilando kaj Aragono, provincoj Teruelo kaj Castellón.
En la sudo situas la rivero Bergantes
En la sudo situas la rivero Bergantes
Map
Bergantes
vdr

La rivero apartenas al la baseno de la rivero Ebro.

Geografio redakti

 
Ĉe Forcall kuniĝas la riveroj Bergantes, Cantavieja kaj Calders

Kvankam ĝi ne estas tre longa (ĉirkaŭ 60 km proksimume) kaj ĝia baseno estas relative malgranda, ties akvo-fluado estas abunda dum vintro, ĉefe kaŭzita de la plej granda pluvemo en la akvo-fontoj ĉe la monta zono. La rivero estus multe pli longa se ni konsiderus kiel la sama rivero al la riveroj Cantavieja kaj ĉefe, Calders (ambaŭ riveroj devenas el la provinco de Teruel), sed la afero pri la nomoj de la riveroj (kiel ekzemple la kazoj riveroj MinjoMississippi) ne temas pri de longeco de la alfluantoj.

Tiel do, ĉi tiuj tri riveroj (Bergantes, Cantavieja kaj Calders), kuniĝas proksime de Forcall kies nomo aludas ĝuste al la tridento (forca en la kataluna signifas tridenton) formita de la tri valoj. Aliaj lokoj tra kiuj pasas la rivero Bergantes estas, krom Forcall, Morella (1 km norde de la rivero), Palanques, Aguaviva, La Ginebrosa kaj Zorita del Maestrazgo. Enfluas en la Guadalope ĝuste antaŭ la baseno de Calanda (Teruel).

 
Rivero Bergantes.

Ekologio redakti

 
La hidrografia baseno de la rivero Bergantes kaj la ĉefaj lokoj kaj komunumoj kiujn ĝi trapasas.

Ĉi tiu rivero, malgraŭ la nereguleco de ties akvo-fluado, tenas faŭnon kaj flaŭron tre interesa. Kiel ekzemple la lutra lutra. Rimarkinda estas la Pleurodeles waltl, la plej granda urodelo de Eŭropo. Troveblas ankaŭ multaj specioj de kankroj. En la rivero abundas specioj de fiŝoj, ĉefe trutoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti