La rivero Fly, 1050 km longa, estas la dua plej longa rivero, post la rivero Sepik, en Papuo-Novgvineo. La Fly estas la plej grandan rivero en Oceanio, la plej granda en la mondo kun ununura akvorezervejo en sia baseno, kaj ĝenerale rangas kiel la 25a plej granda rivero en la mondo laŭ elflua volumo[1]. Ĝi ekfluas en la branĉo de la montaro Viktor Emanuelo de la montoĉeno de la Stelmontoj, kaj trapasas la sudokcidentajn malaltajn terojn antaŭ elflui en la Papua Golfo en granda delto.

Rivero Fly
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 050 km
Fluo
Geografio
Landoj Papuo-Nov-Gvineo
Regionoj Okcidenta Provinco
Map
vdr
situo de la rivero Fly en Novgvineo

Priskribo redakti

Delto redakti

 
La origina esplormapo kreita de L.M. D'Albertis en 1876

La estuaro de la rivero Fly estas 56 km larĝa ĉe sia enirejo, sed nur 11 km larĝa linie de la insulo Kivai, kio povas estis konsiderata la rivera elfluo. Post tiu insulo la rivero laŭgrade malpliiĝas al larĝo de 1.6 km aŭ malpli.

La riverdelto trapasas malaltajn kaj marĉajn insuloj kovratajn de mangrovo kaj nipapalmoj. Estas vilaĝoj kaj kultivataj areoj en tiuj insuloj. La tero ambaŭflanke de la estuaro estas de sama karaktero. La insuloj en la estuaro estas ebenaj kaj kovrataj de dika, fruktodona aluvia grundo. La plej grandaj insuloj estas Kivai, Purutu, Vabuda, Aibinio, Mibu kaj Domori. Kivai, Vabuda kaj Domori estas neloĝataj.

Listo de la riverdeltaj insuloj estas la jena:

  • Insulo Kivai
  • Insulo Purutu
  • Insulo Vabuda
  • Insulo Aibinio
  • Insulo Mibu
  • Insulo Magabu
  • Insulo Invitato
  • Insulo Sisiabu
  • Insulo Nikira
  • Insulo Badu
  • Insulo Baiabe
  • Insulo Moroge
  • Insulo Gebaro
  • Insulo Davari
  • Insulo Variura
  • Insulo Var
  • Insulo Kesuguruguru
  • Insulo Abaura
  • Insulo Abo
  • Insulo Boromura
  • Insulo Ura
  • Insulo Dogope
  • Insulo Sumogi
  • Insulo Sobovada
  • Insulo Abaurai
  • Insulo Samari
  • Insulo Reginimi
  • Insulo Dibiri
  • Insulo Sobuvabuda
  • Insulo Orope
  • Insuloj Aeginimi
  • Insulo Umuda
  • Insulo Midima
  • Insulo Domori
  • Insulo Dubuvaro
  • Insulo Kuragimini
  • Insulo Daura
  • Insuloj Kunagimini
 
Mapo de la Riverdelto de Fly

La loĝantoj de la Riverdelto Fly engaĝiĝas en agrikulturo kaj ĉasado. Kokospalmoj, panfruktoj, bananoj, sagupalmoj, kaj sukerkano estas ĉefaj kultivoj.

Historio redakti

Medio redakti

Notoj redakti