Rivero Liao, Liao-Rivero, aŭ Liao He, Liauho ktp. (ĉine 辽河|t=遼河) estas kun longo de 1390 km la plej longa rivero en suda Nord-Orienta Ĉinio (Manĝurio).

Rivero Liao
rivero
Bazaj informoj
Longeco 1 345 km
Fluo
Geografio
Landoj Popola Respubliko Ĉinio
Regionoj Ĝilinio
vdr

La nomo de la provinco Liaoning kaj tiu de la Liaodong-duoninsulo venas de ĝi. Liao estiĝas per kunfluo de riveroj Xiliao kaj Dongliao (okcidenta kaj orienta Liao-Riveroj).

La orienta Dongliao fontas en la montara Jilin Hada Ling en distrikto Dongliao de provinco Jilin. La okcidenta Xiliao estiĝas per kunfluo de la norde fluanta Xar Moron kaj Laoha el suda direkto. Pli posta alfluanto de Xiliao estas Xinkai He.

La Xar Moron fontas en la montaro Baicha en sudokcidento de Heshigten-departemento en la sudorient Interna Mongolio. Laoha fontas en montaro Guangtou de distrikto Pingquan en la provinco Hebei.

Ambaŭ riveroj kunfluas proksime al la areo grand-distrikto Guyushu de distrikto Changtu en Liaoning kaj ekde tie la rivero fluas sub la nomo Liao tra la granda Liaohe-ebenaĵo en la Liaodong-golfon de Bohaj-maro.

La rivero ŝanĝis sian fludirekton en 1958.