La rivero Miera [MJEra] estas rivero en la nordo de Hispanio, en la Kantabra Kornico. Ĝi fluas tra Kantabrio en la Kantabran Maron. Ĝi fluas kreante la samnoman Valon de Miera.

Miera
Rivero Miera en la vilaĝo La Cavada
rivero
Bazaj informoj
Situo Kantabrio ( Hispanio)
Longeco 41 km
Akvokolekta areo 295 km²
Fluo
Fonto Portillo de la Lunada
- Alteco super marnivelo 1 230 m
Enfluejo Kantabra Maro
Geografio
Map
vdr

Nomo redakti

La nomo Miera probable devenas de MagradaMegrada, laŭ citaĵo de Pomponio Mela en la 1-a jarcento.[1]

Kurso redakti

La rivero estas mallonga kaj kaŭzas fortan erozion en areo de kruta deklivo modlita de glaĉero. En la tuta valo oni hakadis arbojn por produkti lignokarbon. Pro tiu daŭra senarbarigo la akva trafluo de la rivero estas ege ŝanĝema. Kiam abunde pluvas, akvo fluas libere kunportante eroziaĵojn kaj tial la rivero iĝas malklara (eroziiĝemo).

En la riveron Miera fluas akvo de tre altaj montoj en la Kantabra Kornico, inter ili, la norda flanko de la monto Castro Valnera kaj la glaĉeraj talvegoj. En mezalta parto de la valo (koincide kun la municipo Miera) la rivero fluas tra karstaj masivoj. En tiu ĉi sekcio la plimulto da akvo alvenanta en la rivero venas de subteraj akvujoj kaj riveroj, kiuj venas sur la surfacon. La plej malalta parto de la rivero fluas tra eblenaĵo de malgrandaj montetoj kaj aluvio.

Referencoj redakti

  1. González Echegaray, Joaquín. (1993) Los Cántabros, ‑a eldono, Santander: Editorial Estudio, p. 277. ISBN 84-87934-23-4.