La Rivero Monnow (angle River Monnow, kimre Afon Mynwy) fluas tra sud-okcidenta Herefordshire, Anglio kaj orienta Monmouthshire, Kimrio.

Rivero Monnow
Rivero Monnow en Monmouth kun Ponto Monnow
rivero
Bazaj informoj
Situo Kimrio, Anglio
Longeco 42 km
Fluo
Geografio
Map
vdr

Landlima rivero redakti

En la plejparto de ĝia malgranda longeco ĝi markas la landlimon inter Anglio kaj Kimrio antaŭ ol ĝi kuniras la Riveron Wye en Monmouth. La Wye estas ankaŭ duone angla de Monmouth ĝis ĝi renkontas la riveron Severn en Chepstow. La Monnow estas transirebla en Monmouth per la unika mezepoka Ponto Monnow. Promenejo (Monnow Valley Walk) laŭiras la riveron.

Fonto en Nigraj Montoj redakti

La rivero ŝprucas apud Craswall sur Cefn Hill tuj sub la altaj Nigraj Montoj, Kimrio. Ĝi fluas suden, ricevante la akvojn de siaj alfluantoj la Escley Brook kaj Olchon Brook apud Clodock kaj la akvojn de Afon Honddu[1], el la kimra flanko de la Nigraj Montoj, apud Pandy. La rivero poste mallonge fluas orienten antaŭ denove suden. En Monmouth la rivero enfluas Riveron Wye kun la Rivero Trothy. Ĝia entuta longeco estas ĉirkaŭ 26 mejloj (42 km).

Bruna Truto redakti

 
Kontraŭ-flua vido de la rivero el Priory Street, Monmouth

Iam la rivero estis notita pro ties konsiderinda populacio de bruna truto, laŭlonge ekde Pontrilas ĝis Skenfrith [2] rezultigante rekordajn kaptojn. Nombroj konsiderinde falis dum la 20-a jarcento kaj aparte post la 1960-aj jaroj sed en pli postaj jaroj fiŝkaptado de trutoj signife pliboniĝis kaj la kaptado en rivero Monnow denove rangas kiel unu el la plej bonaj fiŝejoj de sovaĝa truto en Anglio kaj Kimrio kaj ĝi nun ankaŭ estas notita pro kaptado de timalo. Antaŭ nelonge malfermita fiŝ-pasejo en Monmouth ebligante migrantajn fiŝojn preterpasi antaŭe netrapaseblan digeton plian fojon donis aliron al salmoj kaj maraj trutoj al la plejmulto de la kaptejo kaj salmonoj estis viditaj transsalti la digeton de Kentchurch unuafoje depost multaj jaroj en aŭtuno 2008. La "Monnow Fisheries Association" havas grandan parton de la merito por la plibonigo de la fiŝado per sia laboro por plibonigo de la habitato tra la tuta kaptejo kaj instigado al fiŝistoj remeti altan proporcion de kaptitaj fiŝoj sekure en akvon.

 
1930: Elefanto eskapis el foiro kiam ĝi forlasis Monmouth, St Thomas Church en la fono


Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti