La rivero Suquía [suKIa] aŭ rivero Primero (unua) estas malgranda rivero apartenanta al senelflua baseno en la centro de Argentino. Ĝi estas unu el la plej gravaj riveroj de la provinco Kordobo. Ĝi ekfluas pro la kuniĝo de diversaj riveroj kaj rojoj en la zono de la Pampecaj Montaroj de la Nordo kordoba ĉefe en la valo Punilla. La rivero San Francisco aŭ rivero Grande de Punilla, kiu fluas el nordo al sudo, kuniĝas, ĉe la urbo Cosquín, kun la rivero Yuspe, kiu devenas el nordokcidento, ĉar ĝi ekfluas en la montaro La Gigantoj. Tiuj du laste menciitaj riveroj formas la riveron Cosquín [kosKIN], kiu poste kuniĝas kun la rojo Las Mojarras kaj kun la rojo Los Chorrillos, ambaŭ ekfluintaj en Los Gigantes. Laste en la sektoro suda de la valo Punilla, kuniĝas al tiuj la rivero San Antonio kiu ekfluas en la montaro nome Sierras GrandesAltas Cumbres. Ĉio kune elfluas en la Diglago San Roque [ROke], kie elfluas la rivero Suquía.

Rivero Suquía
rivero
Bazaj informoj
Longeco 200 km
Fluo
Geografio
Landoj Argentino
Regionoj [[]]
vdr
Vido de la rivero el la ponto Sarmiento.

Post trapasi la ravinon Bamba al oriento, la rivero Primero aŭ Suquía eliras el la montaroj Pampeanas kaj eniras en la kordoba duonebenaĵo, kie estas la urbo Kordobo, kiun ĝi trapasas. Centre de tiu urbo, ĝi ricevas dekstre la rojon La Cañada kaj pasas sub kelkaj pontoj, kio utilis por kromnomi Kordobon kiel "la ciudad de los puentes" (ponturbo). Je ĉirkaŭ 2 km oriente de Kordobo estas malgranda insulo nome Insulo de los Patos (de anasoj) en la koordenatoj: 31° 24′ 05″ S 64° 12′ 14″ U / 31.40139 °S, 64.20389 °U / -31.40139; -64.20389 (mapo).

Post Kordobo, ĝi estas jam rivero tipa de ebenaĵo kaj kun la Xanaes (aŭ rivero Segundo), estas alfluanto de la senelflua baseno de la granda sallago Mar Chiquita aŭ Maro Ansenuza. Tiuj du riveroj, plus la Dulce (aŭ Petri, aŭ Miŝki Maju) estas la ĉefaj supraĵas fontoj de la menciita granda lago.

La longo proksimume de la rivero Primero estas de unos 200 km (se konsideri kiel ekfluejo la diglagon San Roque) kaj la averaĝa larĝo estas de 200 m. Ĝia aktuala akvokvanto — malpliigita pro irigacio kaj konsumo kaj hejma kaj industria, same kiel pro la senarbarigo de ĝiaj deklivaroj — estas de 10 m³;/s, kun minimume de 1,5 m³/s kaj makŝimume de 24 m³;/s, somere. La rivero Primero sufreas ekde mezo de la 20a jarcento gravan poluadon pro homa agado.

Koordinatoj: 31° 22′ 30″ S 64° 28′ 00″ U / 31.37500 °S, 64.46667 °U / -31.37500; -64.46667 (mapo)