Rivière-du-Loup
Rivière-du-Loup (Rivero de la Lupo) estas urbo de Kebekio en Kanado situiĝinta en la suda marbordo de la Sankt-Laŭrenca rivero je 200 km nord-oriente de Kebeko. La urbo estas la ĉefa loko de la regiona municipo de graflando (MRC) de Rivière-du-Loup en la Malsupra Sankt-Laŭrencio . La nova urbo de Rivière-du-Loup estis kreita la 30-an de decembro 1998 per la kunigo de la urbo de Rivière-du-Loup kaj la municipo de la paroĥo de Saint-Patrice-de-la-Rivière-du-Loup. La urbo estas grava regiona centro danke al la juĝejo de Rivière-du-Loup, al la Regiona Malsanulejo de Grand-Portage (CHRGP), al la CLSC Rivières et marées kaj al sia studenta tereno. De 1845 ĝis 1919, la urbo estis konata sub la nomo de Fraserville.
Rivière-du-Loup | |||
---|---|---|---|
urbo en Kebekio | |||
Administrado | |||
Statuso | urbo | ||
Lando | Kanado | ||
Regiono | Malsupra Sankt-Laŭrencio | ||
Provinco | Kebekio | ||
Fondita | decembro 1673 | ||
Poŝtkodo | G5R | ||
Telefonkodo | 418 kaj 581 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Gaétan Gamache | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 19 447 (2011) | ||
Loĝdenso | 230,9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo)47.833333333333-69.533333333333Koordinatoj: 47° 50′ N, 69° 32′ U (mapo) | ||
Alto | 200 m [+] | ||
Areo | 84,23 km2 | ||
Horzono | UTC-05:00 kaj UTC-04:00 (somero) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Rivière-du-Loup [+] | |||
Loĝantaro redakti
Kun 19 974 enloĝantoj en 2014, ĝis estas la ĉefloko de MRC (regiona municipo de graflando) enhavanta 33 947 loĝantojn (2008). Jen la evoluo de la loĝantaro ekde 1991:
1991 | 2006 | 2010 | 2011 |
---|---|---|---|
17 210 | 18 586 | 19 192 | 19 447 |
Politiko redakti
Mandato 2013 - 2017
Urbestro: Gaétan Gamache
Distriktoj | Konsilantoj |
1 - Distrikto de la Pointe | Gérald Plourde |
2 - Distrikto de la Estuaro | Steeve Drapeau |
3 - Distrikto de Sankt-Patrico | Jérôme La Violette-Côté |
4 - Distrikto de Fraserville | Jacques Minville |
5 - Distrikto de la Rivero | Mario Bastille |
6 - Distrikto de la Ebenaĵo | Sylvie Vignet |
Aliaj urbestroj:
Jean D'Amour (de 1999 ĝis 2007)
Denise M. Levesque (de 1991 ĝis 1999)
Galerio redakti
-
Vido de la urbo ekde la parko de la Kruco
-
Preĝejo de la paroko Saint-François
-
La kvartalo Saint-Ludger
-
La parko de la Akvofaloj en la urbocentro
-
Domo de la turismo
-
Juĝejo
-
Anglikana preĝejo Saint-Bartholomew
-
Domo Louis-Philippe-Lizotte (estinta usona konsulejo)
Fonto redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rivière-du-Loup en la franca Vikipedio.