Rožnovská Bečva

Rožnovská Bečva estas rivero en Ĉeĥio, alfluanto de rivero Bečva. Ĝi fontas en nordaj deklivoj de monto Vysoká en moravia-slovaka limregiono en Vsetínské vrchy. Ĝia longeco estas 37,6 km. Pli signifaj alfluantoj estas de dekstre Kněhyně klaj de maldekstre Soláň. De sudo super la valo de la rivero elstaras montarregiono Vsetínské vrchy, de nordo poste Moraviasileziaj Beskidoj kun signifaj montoj Radhošť kaj Kněhyně kaj montoselo Pindula, tra kie kondukas landvojo el urbo Rožnov pod Radhoštěm ĝis Frenštát pod Radhoštěm. Rožnovská Bečva trafluas tra turisme allogaj municipoj Horní Bečva, Prostřední Bečva kaj Dolní Bečva, tra urbo Rožnov pod Radhoštěm kaj tra urbo Zubří kun gumindustrio.

Fotografioj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Rožnovská Bečva en Vikimedia Komunejo