Ro-ro-ŝipoj (el la angla "Roll-on/roll-off") estas kargoŝipoj dezajnitaj por porti surradan kargon, kiel ekzemple aŭtoj, kamionoj, busoj, remorkoj, kaj fervojaj vagonoj, kiuj estas veturitaj sur kaj de la ŝipo per siaj propraj radoj aŭ uzante platformveturilon, kiel memvetura modula transportilo. Tio estas kontraste al lo-lo-ŝipoj, kiuj uzas gruon por ŝarĝi kaj malŝarĝi kargon (angle: "lift-on/loft-off").

La ro-ro-ŝipo Procyon Leader

Ro-ro-ŝipoj havas aŭ enkonstruitajn aŭ marbord-bazitajn ramplojn kiuj permesas al la kargo esti efike rulita sur kaj de la ŝipo kiam en haveno. Dum pli malgrandaj pramoj kiuj funkciigas trans riveroj kaj aliaj mallongaj distancoj ofte havas enkonstruitajn ramplojn, la esprimo Ro-ro estas ĝenerale rezervita por grandaj transoceanaj ŝipoj. La ramploj kaj pordoj povas troviĝi en la pobo, pruo, aŭ flankoj, aŭ ajna kombinaĵo de ili.