Robert Andrews Millikan
Robert Andrews MILLIKAN (22-an de marto 1868, Morrison, Ilinojso, Usono – 19-an de decembro 1953, San Marino, Kalifornio) estis usona fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1923 pro laboro pri la baza elektra ŝargo kaj la lumelektra efiko.
Robert Andrews Millikan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
Robert Andrews Millikan | |||||
Naskiĝo | 22-an de marto 1868 en Morrison | ||||
Morto | 19-an de decembro 1953 (85-jaraĝa) en San-Marino | ||||
Mortis pro | naturaj kialoj vd | ||||
Mortis per | korinfarkto vd | ||||
Tombo | Forest Lawn Memorial Park vd | ||||
Religio | Kongregaciismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono vd | ||||
Alma mater | Universitato Kolumbio • Oberlin College • Universitato de Ĉikago • Maquoketa Community High School vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Greta Millikan vd | ||||
Infanoj | Clark Blanchard Millikan • Glenn Allan Millikan • Max Millikan vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto • universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | fiziko vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Albert Abraham Michelson • Ogden Rood vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li studis en universitatoj de Berlino kaj Göttingen, poste li eklaboris en la Ĉikaga Universitato. Li faris tie en 1909 la faman oleo-gutan eksperimenton, per kiu li difinis valoron de la baza elektra ŝargo. Li konfirmis lumelektran ekvacion de Einstein, difinis precizan valoron de la Planck-konstanto.
Millikan en 1921 iĝis direktoro de la pasadena Fizika Instituto Norman Bridge de la Kalifornia Teĥnika Universitato. Li komencis tie eksperimenti pri kosmaj radioj. Li estis prezidanto de la plenuma komitato de la Instituto ĝis 1945, ĝis lia retiriĝo.