Robert Bosch GmbH estas internacia teknologia kaj servodona kompanio kiu ekzistas el la divizioj aŭtomobilteknologio, industria teknologio, konsumantproduktoj, energi- kaj konstru-teknologio. Dum la kontojaro 2014 la grupo konsistis el proksimume 290 000 kunlaborant(in)oj kun debito de 49 miliardoj da eŭroj. La Bosch Grupo konsistas el "Robert Bosch GmbH" kaj proksimume 440 filiaj kaj regionaj kompanioj en proksimume 60 landoj.

Robert Bosch GmbH
konglomerita firmao • Local Internet registry • negoco vd
Dum 15-a de novembro 1886 - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Friedrich Hesser, Maschinenfabrik
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondintoj Robert Bosch vd
Sidejo Gerlingen
Lando Germanio
Estr(ar)o Stefan Hartung • Volkmar Denner • Franz Fehrenbach
Dungitoj 421 338 (stato: 2022)
Agokampo Energiilohejma ilonuba komputadointerreto de aĵojIndustria teknologio • aŭtomobila parto
Posedata de Robert Bosch Stiftung • RB Familiengesellschaft bürgerlichen Rechts • Robert Bosch Industrietreuhand • Robert Bosch Familientreuhand vd
filiaj kompanioj BSH Hausgeräte GmbH • Bosch Rexroth • Robert Bosch LLC • Bosch Corporation • Bosch (China) Investment • Robert Bosch Limited • Robert Bosch (Australia) • Bosch Ltd. • Robert Bosch • Robert Bosch Taiwan • Robert Bosch (France) • Robert Bosch • Bosch Powertrain • Bosch Engineering • Bosch Sicherheitssysteme • Bosch Thermotechnik • ETAS Group • Robert Bosch Automotive Steering • Robert Bosch Battery Systems • Bosch Solar Services • Robert Bosch • Bosch Packaging Technology • Noris Zünd- und Licht-AG • Ideal Werke AG für drahtlose Telephonie • Ateliers de Construction Lavalette • Q113361316 • Bosch Power Tools • United American Bosch Corporation vd
Posedataj kompanioj Bosch Powertrain • Bosch Ltd. • Robert Bosch • Buderus • BSH Hausgeräte GmbH • Dremel • Q3045745 • Dremel Europe vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Bosch emblemo Stutgarto

Historio redakti

Robert Bosch GmbH fondiĝis en 1886 kiel 'Werkstätte für Feinmechanik und Elektrotechnik' de Robert Bosch (1861-1942) en Stutgarto. Robert Bosch en 1897 sukcese instalis sian magnetsparkilon en aŭtomobilo. Per tio li solvis unu el la plej grandajn problemojn per kiu luktis la aŭtomobiltekniko. Li tuj fariĝis sukcesplena liveranto en la aŭtomobilsektoro.

En 1913 sekvis lumsistemoj, en 1927 dizel-injektosistemoj kaj en 1951 benzin-injektosistemoj. Jam en 1979 - post la alveno de la cifereca elektroniko en la aŭto - sparkadiloj kaj benzin-injektiloj estis integritaj en kompletaj motor-mastrumado-sistemoj.

Aktivitecoj redakti

Aŭtomobilteknologio redakti

Aŭtomobilteknologio estas la plej granda divizio de Bosch. Tiu divizio produktas proksimume 68% de la totala debito. Bosch aktivas en la sekvaj kampoj: injektoteknologio por eksplodmotoroj, flankaparatoj por propulsaj sistemoj, alternativaj propulskonceptoj, sistemoj por aktiva kaj pasivaj sekureco en veturiloj, veturigasisto- kaj komfortfunkcioj, teknologio kaj konceptoj por informado kaj komunikado en aŭtoj, teknologio kaj servado por la aŭtokomerco.

Industria teknologio redakti

En la industria teknologio Bosch aktivas en la kampoj aŭtomatigo- kaj enpakadoteknologio kaj fotovoltaikaj sistemoj. Filia entrepreno Bosch Rexroth oferas bazita sur sia sperto en hidraŭliko, elektro, mekaniko kaj pneŭmatiko ĉiujn teknologiojn por propulsaj, direktaj kaj translokaj aplikoj. En la enpakadoteknologio Bosch specialigis sin en procezo- kaj enpakadoinstalaĵoj por la farmacio-, nutraĵo- kaj frandaĵoindustrio.

Konsumantproduktoj redakti

Ekde 2013 la divizio Konsumantproduktoj ampleksas la elektrajn ilojn de Power Tools kaj la 50%-akcion en la firmao Bosch und Siemens Hausgeräte GmbH. Je la fino de 2014 oni tute tranprenis tiun firmaon per la aĉeto de akcioj de Siemens.

Energio- kaj konstruteknologio redakti

Ekde 2013 la divizio Energio- kaj konstruteknologio enhavas la sekcion Termoteknologio, produktisto de hejtigaj produktoj kaj varmakvosolvaĵoj kiuj malpli ŝarĝigas naturajn riĉaĵojn, la sekcion Securecaj Sistemoj, ofertisto de sekurecteknologio, komunikadoservoj kaj aliaj servoj al entreprenoj, kaj la sekcion Suna Energio kiu ofertas fotovoltaikajn solvojn. Komence de 2014 Bosch forlasis la fotovoltaikan sektoron.

Posedanta strukturo redakti

La kapitalakciojn de Robert Bosch GmbH, por 92%, posedas Robert Bosch Stiftung GmbH per asocio sen profitcelo. Robert Bosch Industrietreuhand posedas la plejmulton de la voĉdonrajtoj. Tiu industria trusto plenumas la kompanian posedantan funkcion. La ceteraj akciojn posedas la familio Bosch kaj Robert Bosch GmbH.

 
Strukturdiagramo de Bosch

Eksteraj ligiloj redakti