Por samtitola artikolo vidu la paĝon George Byron.

Robert Byron (1905-1941) estis brita vojaĝverkisto. Lia plej konata libro estas The Road to Oxiana (La vojo al Oksjano). Li ankaŭ estis artkritikulo kaj historiisto.

Robert Byron
Persona informo
Robert Byron
Naskiĝo 26-an de februaro 1905 (1905-02-26)
en Londono
Morto 24-an de februaro 1941 (1941-02-24) (35-jaraĝa)
en Cape Wrath
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Eton College • Kolegio Merton vd
Profesio
Okupo verkistofotisto • prozisto • historio • arthistoriisto • vojaĝa literaturo vd
Aktiva dum 1928– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Robert Byron (1923)

Robert Byron naskiĝis en 1905 kaj studis en Eton College kaj Merton College, en Oksfordo. Li mortis en 1941, dum la dua mondmilito kiam la ŝipo per kiu li vojaĝis al Egiptio estis torpedita fronte al kabo Wrath (Skotlando).

Lia libro The Road to Oxiana estas konsiderata de multnombraj vojaĝverkistoj kiel granda vojaĝverko. Temas pri rakonto de dek monata vojaĝo de Byron en Persio kaj Afganio en 1933-1934. Li antaŭe vojaĝis en multaj diversaj lokoj kiel Athos, Hindio, Sovetunio, Tibeto.

La verkisto Paul Fussel skribis en lia libro Abroad: British Literary Traveling Between The Wars ke The Road to Oxiana estas por la vojaĝlibro tion kion "Ulysses estas por la romano inter la militoj, kaj tion kion estas The Waste Land por poezio". La vojaĝverkisto Bruce Chatwin priskribis la libron kiel "sankta teksto, super kritiko".

Verkoj redakti

  • Europe in the Looking-Glass. Reflections of a Motor Drive from Grimsby to Athens (1926)
  • The Station (1928) - vizitante la greka monaĥejo en monto Athos
  • The Byzantine Achievement (1929)
  • The Appreciation of Architecture (1932)
  • First Russia, Then Tibet (1933)
  • The Road to Oxiana (1937)
  • Letters home edited by Lucy Butler (his sister). London, John Murray, (1991). ISBN 0-7195-4921-3

Literaturo redakti

  • Fussell, Paul. (1982). Abroad: British Literary Traveling Between the Wars. Oxford, OUP. ISBN 0-19-503068-0.
  • Knox, James (2003). Robert Byron: A Biography. London, John Murray. ISBN 0-7195-4841-1.