Robert C. Merton

usona ekonomikisto

Robert Cox MERTON (31a de Julio, 1944) estas usona financa ekonomikisto, Nobel-premiito pri Ekonomiko, kaj profesoro en la Sloan School of Management de la Masaĉuseca Instituto de Teknologio, konata pro siaj pioniraj kontribuoj al kontinua financo, speciale al la unua kontina modelo por prezopcioj, nome modelo Black–Scholes–Merton. En 1993 Merton kunfondis heĝfonduson Long-Term Capital Management.

Robert C. Merton
Nobel-premiito
Persona informo
Robert Carhart Merton
Naskiĝo 31-an de julio 1944 (1944-07-31) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko, Nov-Jorkio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Kalifornia Instituto de TeknologioMasaĉuseca Instituto de Teknologio • Fu Foundation School of Engineering and Applied Science • ekonomika altlernejo Harvard vd
Familio
Patro Robert King Merton vd
Profesio
Okupo ekonomikisto • universitata instruisto vd
Laborkampo ekonomiofinancoj • asset pricing vd
Doktoreca konsilisto Paul Samuelson vd
Verkado
Verkoj modelo de Black-Scholes vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1997 Merton kun Myron Scholes ricevis la Nobel-premion pri Ekonomiko pro sia metodo determini la valoron de derivaĵoj.

La nuntempa esplorado de Merton fokusas al temoj pri vivodaŭra investado kaj financado de emeritigoj, mezurado kaj monitorado de sistemaj riskoj en makrofinanco, kaj financa kongruo kun ŝanĝodinamiko en financaj institucioj.[1]

Notoj redakti