Robert CHARROUX estis unu el la pseŭdonimoj de la franca aŭtoro Robert GRUGEAU (naskiĝis la 7-an de aprilo 1909 en Payroux, Vienne, mortis la 24-an de junio 1978).

Robert Charroux
Persona informo
Robert Charroux
Naskonomo Robert Joseph Grugeau
Naskiĝo 7-an de aprilo 1909 (1909-04-07)
en Payroux
Morto 24-an de junio 1978 (1978-06-24) (69-jaraĝa)
en Charroux
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo nifologo • verkisto • literaturkritikisto • sciencfikcia verkisto vd
Laborkampo literary activity • arkeologio • sciencfikcia literaturo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li unue laboris por la franca poŝtoservo. En la jaro 1942 li publikigis sian unuan novelon sub la pseŭdonimo Charroux, kiu estis nomo de najbara vilaĝo. Post forlaso de la poŝto li verkis tekstojn por la franca komiksa serio Atomas, kiu semajne aperis en la ĵurnalo "Mon journal".

Por la sama ĵurnalo li verkis sciencfikciajn rakontojn de la serio "L'Ile volante du Prof. Barthélémy" (La fluganta insulo de profesoro Barthelmemy).

Poste li okupiĝis pri la serĉo je trezoroj, kiu estas modo en la 1950-aj jaroj. Li estis prezidanto de la Club international des chercheurs de trésors, subtenata de lia edzino Yvette. Interalie li vojaĝis tra Sudameriko kaj vizitis la famajn liniojn de Nazca, kie li restis kelkajn tagojn kaj rigardis ilin el aviadilo. Tio kaj aliaj lokoj estas bazo de la libro L'Énigme des Andes (la enigmo de la andoj) el la jaro 1974. La prezentitaj temoj iĝis bazaj elementoj por postaj aŭtoroj.

Li komencis publikigi serion da verkoj pri la misteroj kaj enigmoj de la frua historio. Inter la ideoj, kiujn li prezentis kiel solvo estis la vizito kaj influo de estaĵoj de fremdaj planedoj. Poste ĉi tiu ideo iĝis mondfama pro la verkoj de la sviso Erich von Däniken, kiu konsciis pri la ideoj de Robert Charroux kaj menciis lin kiel fonto.

Interligoj redakti

Eltranĉo el lia libro pri trezoroj en la tuta mondo iĝis aparte konata, ĉar ĝi reaperis en formo de fotokopio kiel parto de la Dossiers secrets. Ĉi tiu ĉapitro temis pri la supozita trezoro en la sudfranca vilaĝo Rennes-le-Château.

Keltismo redakti

Robert Charroux inklinis al keltismo, populara naciisma movado en Francio kaj aliaj keltaj landoj en la komencaj jaroj de la 20a jarcento. En unu el liaj libroj li sugestis, ke la mezamerikaj popoloj de majaoj kaj la antikvaj sudamerikanoj estis keltaj elmigrintoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Atomas estis kreata de Robert Charroux por la desegnisto Auguste Liquois. Sed nur malmultaj paĝoj de Liquois estas konataj. La serion transprenis René Pellarin, kiu publikigis sub la nomo Pellos. La serio aperis de "Mon Journal" No. 70 (1-a de januaro 1948) ĝis No. 86 (22-a de aprilo 1948). No. 86 estis la lasta numero de "Mon Journal" kiu estis kunigata kun "Zorro".
Enhavo: En la jaro 1999 Atomas, prof. Sinclair kaj lia filino Bella batalas kontraŭ la fiagoj de la fiulo Borg, kiu estis studanto de sinclair kaj deziras iĝi Majstro de la mondo. Borg uzas gigantan elektromagneton, inventita de Sinclair, por altiri la lunon, por ke ĝi falu en la pacifikan oceanon por rabi la valoraĵojn. Atomas savas prof. Sinclair kaj Bella, batalas kontraŭ la robotaj armeoj kaj la mortigaj eltrovaĵoj en la urboj Nucleapolis kaj Selenos. Finfine Borg devas eskapi en la kosmon kun la luno.
La serio iomete memorigas pri la pli frua Flash Gordon

Bibliografio redakti

Sciencfikcio, fantasto redakti

  • Tekstoj por la komiksa serio Atomas (1948)
  • L'Ile volante du Prof. Barthélémy, serio de noveloj en la revuo "Mon journal" (194x - 195x)

serĉado de trezoroj redakti

  • Trésors du monde enterrés, emmurés, engloutis (1962) eldonejo: Fayard kaj J'ai lu, n° A190, (1972) kolekto « L'Aventure mystérieuse »

parasciencaj temoj ekz. misteroj de la historio, ekstraterestra vivo redakti

  • Histoire inconnue des hommes depuis cent mille ans (1963) eldonejo: Robert Laffont kaj J'ai lu, n° A372, kolekto « L'Aventure mystérieuse »
  • Le Livre des secrets trahis (1966) eldonejo: Robert Laffont
  • Le Livre des maîtres du monde (1967) eldonejo: Robert Laffont
  • Le Livre du mystérieŭ inconnu (1969) eldonejo: Robert Laffont
  • Le Livre des mondes oubliés (1971) eldonejo: Robert Laffont
  • Le Livre du passé mystérieŭ (1973) eldonejo: Robert Laffont
  • L'Énigme des Andes (1974) eldonejo: Robert Laffont
  • Archives des autres mondes (1977) eldonejo: Robert Laffont
  • Le Livre de ses Livres (????) eldonejo: Robert Laffont