Robert Cushman Murphy

Robert Cushman Murphy (29an de aprilo 1887 - 20an de marto 1973) estis usona ornitologo kaj iama zorgisto pri birdoj de la Usona Muzeo de Natura Historio.

Robert Cushman Murphy
Persona informo
Robert Cushman Murphy
Naskiĝo 29-an de aprilo 1887 (1887-04-29)
en Broklino
Morto 20-an de marto 1973 (1973-03-20) (85-jaraĝa)
en Stony Brook
Lingvoj angla vd
Loĝloko Nov-Jorko vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato BrownUniversitato Kolumbio vd
Infanoj 3
Profesio
Okupo biologo • ornitologo • zoologoaŭtoro • kuratoro vd
Laborkampo ornitologio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Murphy naskiĝis en Broklino de Thomas D. Murphy kaj Augusta Cushman. Li subgradiĝis ĉe la Universitato Brown, gradiĝis en 1911 kaj estis aŭtoro de ĉirkaŭ 600 sciencaj artikoloj tra sia scienca kariero. Du el ties plej famaj verkoj estas Logbook for Grace; Whaling Brig Daisy, 1912-1913 kaj Oceanic Birds of South America. En 1951 Murphy kondukis la ekspedicion kiu remalkovris la tiam supozeble formortintan specion de la Bermuda petrelo nepaerinta dum 330 jaroj.

Post sia retiriĝo hejme en Old Field (Novjorko) en 1957 li, kun aliaj civitanoj de Long Island kiaj Archibald Roosevelt, malsukcese plendis por haltigi la uzadon de DDT asertante ke ĝi estas damaĝante la naturon. Antaŭ lia morto unu el la lokaj altaj lernejoj en la distrikto Three Village ricevis nomon por lia honoro: nome Robert Cushman Murphy Junior High School.

Referencoj redakti

Plia legado redakti

  • Eleanor Mathews, Ambassador to the Penguins: A Naturalist's Year Aboard a Yankee Whaleship, Boston: David R. Godine, 2003 ISBN 1-56792-246-5

Eksteraj ligiloj redakti