Robert Waring DARWIN RS (30a de majo 1766 – 13a de novembro 1848) estis angla kuracisto, kiu nuntempe estas plej bone konata kiel la patro de la naturalisto Charles Darwin. Li estis membro de la influpova familio Darwin-Wedgwood.

Robert Darwin
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1766 (1766-05-30)
en Lichfield
Morto 13-an de novembro 1848 (1848-11-13) (82-jaraĝa)
en Shrewsbury
Loĝloko The Mount (Shrewsbury)
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater Universitato de Edinburgo
Familio
Patro Erasmus Darwin
Patrino Mary Howard
Frat(in)oj Francis Sacheverel Darwin • Charles Darwin • Erasmus Darwin • Elizabeth Darwin • William Alvey Darwin
Edz(in)o Susannah Darwin
Infanoj Erasmus Alvey Darwin • Charles Darwin • Caroline Darwin • Marianne Darwin • Susan Darwin • Emily Darwin
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

En 1783 Darwin ekstudis medicinon en la Universitato de Edinburgo, kie ŝajne li loĝis kun la prikemia profesoro Joseph Black.[1] Lia patro, Erasmus Darwin, poste sendis lin al la Universitato de Leiden en Nederlando dum kelkaj monatoj, kaj li akiris sian gradon MD tie la 26an de februaro 1785. Lia disertacio en Leyden estis impresa kaj estis publikigita en Philosophical Transactions, sed eble lia patro helpis lin en tio.[2][3] En Edinburgo Robert Darwin studis kun kelkaj gravaj fakuloj, kiel John Walker. Li estis elektita membro de la Reĝa Societo de Londono la 21an de februaro 1788.

Robert Darwin havigis la unuajn empiriajn pruvojn ke la malgrandaj okulmovoj estas farataj eĉ kiam la persono klopodas teni ilin fikse.

Notoj redakti

  1. Letter 3067 : Darwin, C. R. to Tyndall, John, 23 Feb [1861]. Darwin Correspondence Project. Alirita 11a de majo 2012.
  2. Desmond & Moore 1991, p. 10
  3. Darwin 1887, paĝoj 8–10

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti