Robert Greville (2-a Barono Brooke)

Robert GREVILLE (n. majon 1607, m. la 2-an de marto 1643) estis generalo en la parlamenta armeo dum la angla enlanda milito.

Robert Greville
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1607 (1607-05-01)
en Helpringham
Morto 2-an de marto 1643 (1643-03-02) (35-jaraĝa)
Mortokialo mortis en batalo
Familio
Patro Fulke Greville
Patrino Mary Copley
Edz(in)o Lady Catherine Russell
Infanoj Francis Greville, 3rd Baron Brooke • Robert Greville, 4th Baron Brooke of Beauchamps Court • Fulke Greville
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Li estis kuzo kaj adoptita filo de Fulke Greville (1-a Barono Brooke), kiu estis politikisto kaj poeto dum la regadoj de Elizabeto la 1-a kaj Jakobo la 1-a. Post ties morto en 1628 Robert Brooke heredis la rangon Barono Brooke. Ekde 1628 li reprezentis Warwickshire en la angla parlamento. Li engaĝiĝis pri la fondo de kolonio ĉe Saybrooke, Connecticut, Usono.

Komence de la angla enlanda milito li estis generalo de parlamenta armeo en Warwickshire kaj Staffordshire. La 2-an de marto 1643 hazarde devojiĝanta kuglo mortigis lin dum sieĝo de katedralo Lichfield.

Krom generalo, li estis verkisto. En 1641 eldoniĝis du verkoj:

  • A Discourse opening the nature of that Episcopacie which is exercised in England, kiu kritikis la politikan povon de episkopoj
  • The Nature of Truth, filozofia verko en kiu li rifuzis apartigi filozofion kaj teologion.