Robert HENRYSON estis skota poeto kiu verkis ĉ. 1460-1500.

Robert Henryson
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1425 (1425-01-01)
Morto 1-an de januaro 1506 (1506-01-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj skota vd
Ŝtataneco Skotlando vd
Alma mater Universitato St. Andrews vd
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
Aktiva en Skotlando vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Pri lia vivo oni scias malmulte. Li vivis en Dunfermline kaj eble instruis juron kaj aliajn fakojn. Laŭ la poeto William Dunbar, Henryson mortis en la urbo.

Henryson estis inter la plej gravaj poetoj de la skota renesanco. Liaj ĉefaj verkoj estas:

  • aro de vers-fabeloj kiuj devenis de Ezopo
  • poemo pri Orfeo kaj Eŭridiko
  • La testamento de Krisedo, kie Henryson priskribas la tragikan faton de Krisedo, la amatino de Troilo. En 2004 eldoniĝis traduko en modernan anglalingvon de tiu poemo, fare de la nobel-premiata Seamus Heaney.