Robert HUBERT (naskiĝis ĉirkaŭ 1640 — mortis la 28-an de septembro 1666) estis fabrikisto de poŝhorloĝoj, kiu devenis de Rueno en Francio. Li restis fama pro la malvera konfeso, kiun li faris koncerne sian kulpecon pri la granda incendio de Londono en 1666.

Robert Hubert
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1639 (1639-11-30)
en Rueno,  Reĝlando Francio
Morto 28-an de septembro 1666 (1666-09-28) (26-jaraĝa)
en Tyburn,  Reĝlando Anglio
Mortokialo pendumo
Ŝtataneco Reĝlando Francio
Okupo
Okupo horloĝisto
vdr

La naiva kaj malfirma viro unue anoncis, ke li ekflamigis la fajron en Westminster. Sed tio ne eblis, ĉar la fajro fakte komencis ĉe la strato Pudding Lane, multe pli oriente, ene de la City de Londono. Li poste ŝanĝis sian konfeson kaj deklaris, ke li ĵetis grenadon tra fenestro de la bakejo de Thomas Farryner.

La konfeso de Hubert neniam ŝajnis kredebla, precipe ĉar li alvenis al Anglio nur du tagojn post la eko de la incendio. Malgraŭ tio, li estis pendumita en Tyburn la 28-an de septembro 1666, ĉefe por kvietigi la londonanojn.