Robert Lucius von Ballhausen

Robert Lucius von BALLHAUSEN (naskiĝinta en la 20-a de decembro 1835 en Erfurto, mortinta en la 10-a de septembro 1914 en Ballhausen) estis germana politikisto kaj kuracisto.

Robert Lucius von Ballhausen
Persona informo
Robert Lucius von Ballhausen
Naskiĝo 20-an de decembro 1835 (1835-12-20)
en Erfurto
Morto 10-an de septembro 1914 (1914-09-10) (78-jaraĝa)
en Ballhausen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra Regno vd
Partio Liberkonservativa Partio vd
Familio
Patro Sebastian Lucius vd
Infanoj Otto Lucius von Ballhausen • Hellmuth Lucius von Stoedten vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Berlino vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La altebenaĵo Lucius-Höhe apud Schmalkalden.

Vivo armekuracista redakti

Post la frekvento de la erfurta Konsilantargimnazio li studis medicinon de 1854–58 kaj kultivadis poste sur liaj proksime de Erfurto situantaj bienoj Kleinballhausen, Großballhausen kaj Stödten. En 1860 li partoprenis la militiron kontraŭ Maroko, en 1860-62 la prusan ekspedicion al Eosta Azio (kiel legatara kuracisto) kaj la kampanjojn de 1864, 1866 kaj 1870 (kiel kavaleria oficiro). En 1888 li estis nobeligita sub la nomo von Ballhausen.

Kariero politikista redakti

De 1870-81 li estis deputito ĉe Reichstag kaj de 1870-93 ĉe la Dua ĉambro de la Prusa Landa Parlamento. Li iĝis gvidanto de la liberalkonservativa partio kaj amikiĝis kun Otto von Bismarck. Ofte li peris inter tiu facile koleriĝanta politikisto kaj la enparlamentaj partioj. En februaro 1879 li iĝis la dua vicprezidanto de Reichstag, de julio 1879 ĝis 1890 ministro pri agrikulturo. En 1895 li membriĝis al la Unua ĉambro de la Prusa Landa Parlamento.

Honorigoj redakti

En 1889 li iĝis honora civitano de Erfurto. Krome portas lian nomon altebenajho proksime de Schmalkalden.

Literatur redakti

  • Hellmuth Lucius von Stoedten (eld.): Bismarck-Erinnerungen des Staatsministers Freiherrn Lucius von Ballhausen. Cotta, Stuttgart und Berlin 1920.
  • Siegfried Hübschmann: Robert Lucius Freiherr von Ballhausen. Mitteldeutsche Lebensbilder, 2. Bd.: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts. Magdeburg 1927, p. 407–424.
  • Die Mitglieder der Vandalia zu Heidelberg nach dem Stande vom 29. September 1935. [Berlin 1936]

Eksteraj ligiloj redakti