Robert NEUMANN [robet nojman] (naskiĝis la 22-an de majo 1897 en Vieno, mortis la 3-an de januaro 1975 en Munkeno) estis aŭstra verkisto.

Robert Neumann
Persona informo
Naskiĝo 22-an de majo 1897 (1897-05-22)
en Vieno
Morto 3-an de januaro 1975 (1975-01-03) (77-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanaangla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Aŭstrio vd
Familio
Gefratoj Viola Neumann vd
Edz(in)o Franziska Becker vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis kemion, medicinon kaj germanistikon en Vieno kaj elprovis sin en diversaj profesioj. Sian literaturan karieron li komencis per poemoj, poste li transiris al prozo. Plej grandan famon li tamen gajnis per siaj parodioj al verkoj de ĉefe siatempaj aŭtoroj. En la jaro 1934 – la nazioj malpermesis liajn verkojn - li elmigris al Britio, fariĝis brita civitano kaj komencis verki ankaŭ en la angla lingvo. Post la Dua mondmilito li vivis ĉefe en Svislando.

Robert Neumann mortis en Munkeno, Germanio.

Listo de verkoj redakti

  • Gedichte (poemoj, 1919)
  • Die Pest von Lianora (noveloj, 1927)
  • Mit fremden Federn (parodioj, 1927)
  • Sintflut (romano, 1929)
  • Hochstaplernovelle (novelo, 1930)
  • Die Macht (romano, 1932)
  • Unter falscher Flagge (parodioj, 1932, pli amplese 1955)
  • The Inquest (romano, 1944)
  • Children of Vienna (romano, 1946)
  • Mein altes Haus in Kent (membiografio, 1957)
  • Die dunkle Seite des Mondes (romano, 1959)
  • Olympia (romano, 1961)
  • Festival (romano, 1962)
  • Der Tatbestand oder Der gute Glaube der Deutschen (romano, 1965)
  • Vorsicht Bücher (parodio, 1969)
  • Ein unmöglicher Sohn (romano, 1972)