Robert SCHOLTEN (naskiĝinta la 30-an de aprilo 1831 en Rees; mortinta la 30-an de januaro 1910 en Kleve, Germanujo) estis germana romkatolika pastro kaj historiisto. Ekde 1879 Scholten publikigis multnombron da historiaj studaĵoj pri urboj, aliaj lokoj kaj ekleziaj institucioj de la regiono de Kleve.

Robert Scholten
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aprilo 1831 (1831-04-30)
en Rees
Morto 30-an de januaro 1910 (1910-01-30) (78-jaraĝa)
en Kleve
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo historiisto de kristanismo • historiisto • katolika sacerdoto
vdr

Vivo redakti

Li estis la plej maljuna infano de la bakisto Johann Matthias Scholten kaj de Rosina Scholten (fraŭline: Bosch). Li estis preskaŭ la unua finstudinto ĉe Collegium Augustinianum (Gaesdonck; fondita ĵus en 1849), kie li pasigis la abiturientan ekzamenon en la jaro 1854. Post la teologiaj studoj li ordinits en 1858 en Münster (Vestfalio). Doktoriĝo estis pri kristana arkeologio en 1860 en Munkeno. La saman jaron li ekdeĵoris kiel instruisto pri religio ĉe la Reĝa Gimnazio en Kleve.

Literaturo redakti

  • Gregor Hövelmann: Robert Scholten (1831–1910). En: Gaesdoncker Blätter. 20. 1967/I. pj. 25–27.

Eksteraj ligiloj redakti