Robert Stolz

Aŭstra komponisto kaj direktisto

Robert Elisabeth STOLZ (naskiĝis la 25-an de aŭgusto 1880 en Graz, mortis la 27-an de junio 1975 en Berlino) estis aŭstra komponisto kaj dirigento. Li estas la lasta majstro de la opereto kaj komponis multegajn sentempajn kantojn, valsojn kaj filmmuzikojn.

Robert Stolz
Persona informo
Naskonomo Robert Elisabeth Stolz
Naskiĝo 25-an de aŭgusto 1880 (1880-08-25)
en Graz
Morto 27-an de junio 1975 (1975-06-27) (94-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Centra Tombejo de Vieno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Familio
Edz(in)o Einzi Stolz
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • filmkomponisto
vdr

Vivo redakti

 
Monumento pri Stolz en Vieno.

Robert Stolz estis la dek-dua ido de la dirigento Jakob Stolz kaj la pianludistino Ida Bondy. Li studis muzikon en Graz, Berlino kaj Vieno. Poste, li laboris je diversaj orkestroj kaj operejoj en Aŭstrio. En 1903 li debutis kiel komponisto kun sia opereto Schön Lorchen. De 1905 ĝis 1917 li estis muzika direktoro de la Theater an der Wien, tre fama teatro en Vieno. Tie li unue prezentis la opereton Die lustige Witwe ("La gaja vidvino") de Ferenc Lehár. De 1914 ĝis 1918 li servis kiel soldato.

En 1924 li elmigris Berlinon kie li sekvis plurajn prezentadojn de siaj operetoj. En 1926 li reiris Vienon, kie li provis sin en la klasika muziko kun sia sola opero Die Rosen der Madonna ("La rozoj de la Madono"). Krome, li verkis ĉirkaŭ sesdek operetojn. Oni scias ke li helpis al multaj judoj fuĝi el Germanio tiutempe.

En 1938 li forlasis Vienon post la anekso de Aŭstrio fare de la nazia Germana Imperio. Komence li loĝis en Svislando, poste en Parizo, kie li estis arestita kiel "kontraŭa eksterlandano". Post tio li loĝis ĝis 1946 en Nov-Jorko. Dum sia restado en Usono, Robert Stolz komponis filman muzikon kaj estis nomumita por la Akademia Premio en 1941 kaj 1944.

Li atingis 17 internaciajn distingojn. Li mortis en 1975. Li havas honoran tombon sur la centra tombejo de Vieno kaj monumenton en Prater, la granda parkgardenaĵo en Vieno. Multaj stratoj kaj placoj estas nomitaj laŭ lia nomo.

Verkoj redakti

Operetoj redakti

  • Schön Lorchen, 1903
  • Manöverliebe, 1906
  • Die lustigen Weiber, 1908
  • Das Glücksmädel, 1910
  • Der Tanz ins Glück, 1921
  • Die Tanzgräfin, 1921
  • Mädi, 1923
  • Märchen im Schnee, 1925
  • Eine einzige Nacht, 1927
  • Prinzessin Ti-Ti-Pa, 1927
  • Peppina, 1930
  • Der verlorene Walzer, 1930
  • Venus in Seide, 1932
  • Wenn die kleinen Veilchen blühn, 1932
  • Venus in Seide, 1932
  • Der verlorene Walzer, 1933
  • Der süßeste Schwindel der Welt, 1938
  • Frühling im Prater, 1949
  • Karneval in Wien, 1950
  • Trauminsel, 1962
  • Hochzeit am Bodensee, 1969

Filmmuziko redakti

  • Zwei Herzen im Dreivierteltakt, 1933
  • Ich liebe alle Frauen, 1935
  • Spring Parade, 1941
  • It Happened Tomorrow, 1944

ktp.

Aliaj verkoj redakti

  • Die Rosen der Madonna (opero)
  • Im Prater blüh'n wieder die Bäume (valsa kaj polka kanto)
  • Adieu, mein kleiner Gardeoffizier (valsa kanto)
  • ktp.