Robert Timothy WILKINS (16a de Januaro, 1896 – 26a de Majo, 1987)[1] estis usona gitaristo kaj kantisto de kontrea bluso. Liaj prauloj estis afrik-usonanoj kaj ĉerokoj.[2] Lia ĉefa trajto estis lia varikapablo: li povis ludi ragtimon, bluson, menestrelecajn kantojn kaj gospelon per sama facileco.[3]

Robert Wilkins
Persona informo
Naskiĝo 16-an de januaro 1896 (1896-01-16)
en Misisipio
Morto 26-an de majo 1987 (1987-05-26) (91-jaraĝa)
en Memphis
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo muzikistogitaristokantoverkisto
vdr

Li ekmuzikis en Memfiso kaj norda Misisipio dum la 1920-aj kaj komencaj 1930-aj jaroj, samtempe kiel Furry Lewis, Memphis Minnie (kiun li asertis esti tutorinta), kaj Son House. Li organizis ankaŭ kruĉobandon por profiti el la "jug band craze" (kruĉobanda frenezo) tiam laŭmoda. Kvankam neniam atingante sukceson kompareblan al tiu de la Memphis Jug Band, Wilkins plifortigis sian lokan popularecon per apero en 1927 ĉe Memfisa radiostacio. El 1928 al 1936 li registris por Victor kaj Brunswick Records, ĉu sola aŭ kun unusola akompananto, kiel Sleepy John Estes, kaj malkiel Gus Cannon de Cannon's Jug Stompers.

Notoj redakti

  1. Doc Rock. "New Entries". The Dead Rock Stars Club. Alirita la 30an de Junio 2018.
  2. "Robert Wilkins". Thebluestrail.com. Alirita la 30an de Junio 2018.
  3. Thebluestrail.