Roberto Francis DRUMMOND (Ferros, la 21-a de decembro de 1939 - Belo Horizonte, la 21-a de junio de 2002) estis brazila ĵurnalisto kaj verkisto. Li partoprenis de la literaturstilo "popa literaturo", karakterizata de proksimeco kun la ĉiutagaj vortoj kaj situacioj.

Roberto Drummond
Persona informo
Naskonomo Roberto Francis Drummond
Naskiĝo la  21-an de decembro 1939(nun 1939-12-21) (84‑jara)
en Brazilo Ferros, Minas Gerais, Brazilo
Morto la 21-an de junio 2002
en Brazilo Belo Horizonte, Minas Gerais, Brazilo
Nacieco brazilano
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Brazilo vd
Profesio
Okupo romanisto, rakontisto, kronikisto kaj ĵurnalisto
Aktiva dum 1971 - 2002
Verkado
Verkoj Hilda Furacão
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

La verkisto loĝis kun sia familio en la urboj Guanhães, Araxá, Conceição do Mato Dentro kaj poste li transloĝis al minasa ĉefurbo Belo Horizonte. Tie, Roberto Drummond ekĵurnalistiĝis en la ĵurnalo Folha de Minas. Aĝanta 28 jarojn, li gvidis la revŭon Alterosa, fermita pro la Militista Periodo. Poste, li laboris en Rio de Janeiro kaj en 1966 li revenis al Belo Horizonte, kiam komencis verki pri sportoj kaj kronikoj.

La famo en la literaturo komencis kiam li eldonis sian unuan libron, A morte de DJ em Paris (portugallingva signifo: La morto de DJ en Parizo), verkita en 1971. Pro tio, li gajnis la Premion Jabuti. En la 1980-aj jaroj, Roberto Drummond komencis novan fazon en sia kariero, kiam li eldonis Hitler manda lembranças (portugallingva signifo: Hitler sendas memoraĵojn). Lia plej fama libro, tamen, estis Hilda Furacão, kiu estis adaptata por televida dramo.

Li mortiĝis pro kormalsano. En lia memorhonoro estis kreita busto en Belo Horizonte kaj Kultura Centro en Ferros.

Libroj redakti

  • A morte de DJ em Paris (1971)
  • O dia em que Ernest Hemingway morreu crucificado (1978)
  • Sangue de Coca-Cola (1981)
  • Quando fui morto em Cuba (1982);
  • Hitler manda lembranças (1984);
  • Ontem à noite era sexta-feira (1988);
  • Hilda Furacão (1991);
  • Inês é morta (1993);
  • O homem que subornou a morte & Outras histórias (1993);
  • Magalhães: navegando contra o vento (1994);
  • O cheiro de Deus (2001);
  • Dia de São Nunca à tarde (postmorta eldono);
  • Os mortos não dançam valsa (postmorta eldono);
  • O Estripador da Rua G (postmorta eldono per la Kultura Fondaĵo de Belo Horizonte);
  • Uma Paixão em Preto e Branco (postmorta eldono el plej bonaj kronikoj pri la futbala teamo Clube Atlético Mineiro).