Robledo del Mazo estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Kromm la samnoma domaro, la municipo inkludas la submunicipojn de Las Hunfrías, Robledillo, Navaltoril kaj Piedraescrita.

Robledo del Mazo
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando  Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Komarko La Jara
Poŝtkodo 45674
Politiko
Urbestro María Victoria Acero Alonso
Demografio
Loĝantaro 379  (2011)
Loĝdenso 2,77 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 37′ N, 4° 54′ U (mapo)39.609166666667-4.905Koordinatoj: 39° 37′ N, 4° 54′ U (mapo) [+]
Alto 737 m [+]
Areo 136,71 km² (13 671 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Robledo del Mazo (Hispanio)
Robledo del Mazo (Hispanio)
DEC
Robledo del Mazo
Robledo del Mazo
Situo de Robledo del Mazo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Robledo del Mazo [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Robledo del Mazo en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas Robledano. La censita populacio en 2011 estis de 379 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,77 loĝ/km². Spite la granda etendo de 137 km² kaj populacio disa en kvin domaroj, la loĝantaro censita estas nur 476 loĝantoj, ĉar la loko suferis akran ruran senloĝigon. Tamen menciindas ke tiu nombro multobliĝas dum la semajnfinoj kaj somere.

Situo redakti

Robledo del Mazo estas situanta en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto La Jara en la sudokcidenta parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 737 m; je 115 km el Toledo, provinca kaj regiona ĉefurbo, kaj je 149 km el Ciudad Real kaj je 202 km el Cáceres, aliaj provincaj ĉefurboj de najbaraj provincoj. La areo de ties teritorio estas de 136.71 km². La geografiaj koordinatoj estas 39°36′33″ N 4°54′18″ Ok.

Geografio redakti

Tiu vilaĝo situantas en la okcidenta zono de la Montoj de Toledo, kaj ĝuas de grava natura kaj pejzaĝa riĉeco. La municipo estas trapasata de la rivero Gévalo, sur kies valo estas plej submunicipoj - nome Robledillo kaj Navaltoril troviĝas sur montetoj -. Aliaj akvejoj estas la rojo Endrino kaj la Garganta de las Lanchas (gorĝareo); tiu lasta formas descende de la monto ĝis ses akvofaletojn, kiuj ricevas la nomon Las Chorreras kaj estas protektata de la registaro de Kastilio-Manĉo, ene de la aspekto de minacata flaŭro, kaj konstituiĝis naturrezervejo ĉar estas specioj de vegetaloj unikaj en proksimaj lokoj kaj propraj de aliaj klimatoj aŭ de la epoko de kenozoiko. La mezaveraĝa alto de tiu municipo estas de ĉirkaŭ 750 m, kaj oni atingas 1150 m en pintoj kiaj la Risco de la AtalayaTalayón.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado (abelbredado) tradicie. Rura turismo.

Historio redakti

Dokumentoj de la 16a jarcento atestas pri la fondo de tiu domaro antaŭ du jarcentoj, fare de grupo de bovobredistoj kaj abelbredistoj kiuj aĉetis el Talavera de la Reina zonon loĝitan de anzinoj kaj kverkoj kie ili setlis. La toponimo "del Mazo" devenus de artefakto inventita de tiuj unuaj produktistoj de mielo por fuĝigi la ursojn kiuj estis allogitaj de la mielo: tiu konsistis el granda mazo (martelego) movita per la akvo de rojo kiu produktis laŭtan ritman bruon. Ĉirkaŭ la 12a jarcento jam templanoj kontrolis la lokon.

En la submunicipo de Piedraescrita, kiu ŝajne estas pli antikva ol Robledo, situantas templo de la 12a jarcento kaj stilo mudeĥara, nome la Ermitejo de Nuestra Señora de Piedraescrita. Ĝi havas tri navojn kaj absidon. En la interno ekzistas azuleĥoj renesancaj talaveraj, freskoj de la romaniko kaj de la baroko, baptujo eble prakristana kaj figuron de Krucumita Kristo de la baroko.

Meze de la 20a jarcento la populacio atingis ĝis 1,835 loĝantojn, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la populacio, kiu preskaŭ kvinoniĝis al malpli da 400.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti