Roccasecca dei Volsci

komunumo de Italio

Roccasecca dei Volsci - prononco [rokaSEka dej VOLŝi], IFA okːazˈekːa dˈe͡ɪ vˈɔlʃɪ - estas komunumo de centra Italio. Ĝi situas en la regiono Latio kaj en la provinco Latino. Komence de 2023 en la komunumo vivis 1 043 loĝantoj sur areo de 23,5 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 44 loĝantoj/km². Kristana patrono estas laŭdira martiro Maksimus, kies ostojn oni hazarde trovis en la katakombo de Kaliksto en la 17-a jarcento, kaj kiel komunuma festotago fiksiĝis la tria dimanĉo de aŭgusto. Najbaras la komunumoj Amaseno, Priverno, Prossedi kaj Sonnino.

Roccasecca dei Volsci
Roccasecca dei Volsci
komunumo de Italio
Ŝtato  Italio
Regiono Latio
Provinco LT Latino
Geografia situo 41° 29′ N, 13° 13′ O (mapo)41.48333333333313.216666666667Koordinatoj: 41° 29′ N, 13° 13′ O (mapo)
Alto super marnivelo 376 m
Areo 23 km²
Loĝantaro 1043 (2023)
Loĝdenso 44 loĝantoj/km²
Najbaraj komunumoj Amaseno (FR), Priverno, Prossedi, Sonnino
Patrono laŭdira martiro Maksimus
Festa tago tria dimanĉo de aŭgusto
Nomo de loĝantoj roccaseccani
Poŝtkodo 04010
Imposta kodo H444
Kodo laŭ ISTAT 059023
Telefona prefikso 0773
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Dum la mezepoko Roccasecca dei Volsci apartenis al la Papa Ŝtato. Ekzistas pluraj katolikaj preĝejoj: la preĝejo Ĉielenpreno de Maria, la preĝejo sankta Sebastiano, la preĝejo sankta Maria de la paco, preĝejeto sankta Rafaelo kaj preĝejo sankta kruco.

Eksteraj ligiloj redakti

 
la preĝejo Ĉielenpreno de Maria interne