Rochefort NE

komunumo de Svislando
- La mallongigo NE en Rochefort NE staras por la svisa Kantono Neŭŝatelo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Rochefort..

Rochefort estas komunumo en la distrikto Boudry en Kantono Neŭŝatelo, Svislando. Ĝi havis 1061 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rochefort
Blazono de Rochefort
Blazono de Rochefort
Blazono de Rochefort
Rochefort
Rochefort
Rochefort
komunumo en Svislando
Kantono Neŭŝatelo
Distrikto Boudry
Koordinatoj  46° 58′ 45″ N 6° 48′ 35″ O / 46.97917 °N, 6.80972 °O / 46.97917; 6.80972 (mapo)Koordinatoj: 46° 58′ 45″ N 6° 48′ 35″ O / 46.97917 °N, 6.80972 °O / 46.97917; 6.80972 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1061
Areo 20,89 km²
Alteco 759 m super marnivelo
Poŝtkodo 2019
Komunumkodo 6413
Mapo de Rochefort
Mapo de Rochefort
Mapo de Rochefort
vdr

Geografio redakti

La komunumo Rochefort situas 9 kilometrojn okcidente de la kantonĉefurbo Neŭŝatelo sur terena teraso de la suda deklivo de la Neŭŝatela Ĵuraso kun bela vido al la Lago de Neŭŝatelo. La komunumo konsistas el la vilaĝoj Rochefort, Chambrelien (sur alteco de 630 m s.m., kie situas la stacidomo, la suba parto de Chambrelien apartenas al Boudry), Montézillon (sur alteco de 758 m s.m.), Les Grattes de Vent (sur alteco de 835 m s.m.), Les Grattes de Bise (sur alteco de 840 m s.m.), kaj pasejo La Tourne (sur alteco de 1129 m s.m.). La sudan komunumlimon formas la rivero Areuse.

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 20,89 km², de kiuj 62,5% estas kovritaj de arbaro, 32,3% servas por agrikulturo kaj 5,2% por setlado.[1]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rochefort limas en nordo al La Sagne, en nordoriento al Val-de-Ruz, en oriento al Corcelles-Cormondrèche, en sudokcidento al Milvignes, en sudo al Boudry, en sudokcidento al Brot-Dessous, kaj en okcidento al Brot-Plamboz.

Trafiko redakti

Tra Rochefort pasas la kantona ĉefvojo n-ro 10 de Neŭŝatelo al Pontarlier, kiu en la vilaĝocentro de Rochefort kruciĝas kun la kantona ĉefvojo n-ro 173 de Boudry ĝis la kantona ĉefvojo 170, kiu pasas tra la norda parto de la komunumo kaj kondukas de Corcelles-Cormondrèche al Le Locle tra la pasejo La Tourne. En Chambrelien situas stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Neŭŝatelo al La Chaux-de-Fonds. Ĉar temas pri kapostacidomo, kiu estis tiel konstruita por superi la grandan altecodiferencon, en Chambrelien ĉiuj trajnoj inkluzive la eksprestrajnoj devas halti. Tra la kantona ĉefvojo 170 pasas krome la buslinio de Neŭŝatelo al Le Locle kaj alia linio de Colombier al Gratte-de-Bise, tiel kie Rochefort estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rochefort datiĝas el la jaro 1184 kiel Rupeforti. En la groto de Cotencher estis malkovritaj laboriloj el la epoko de la musterio kaj parto de la kranio de neandertalo. Dum mezepoko Rochefort estis la centro de senjorujo, kies sidejo estis la kastelo, de kiu nuntempe nur ankoraŭ ekzistas ruino. De la jaroj 1278 ĝis 1412 la Senjorujo Rochefort apartenis al la Grafoj de Neŭŝatelo. De 1413 ĝis 1832 Rochefort estis aparta majorejo, al kiu ĝis 1821 apartenis ankaŭ La Chaux-du-Milieu kaj ĝis ĝia dissolvo en 1832 Les Ponts-de-Martel. En la jaro 1832 la civiltribunalo de Rochefort estis fermita kaj integrita al tiu de Boudry.[2]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti