Rocourt JU

komunumo de Svislando

Rocourt estas komunumo en la distrikto Porrentruy en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 158 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Rocourt
Blazono de Rocourt
vilaĝo • former municipality of Switzerland
Kantono Ĵuraso
Distrikto Porrentruy
Koordinatoj  47° 23′ 25″ N 6° 57′ 20″ O / 47.39028 °N, 6.95556 °O / 47.39028; 6.95556 (mapo)Koordinatoj: 47° 23′ 25″ N 6° 57′ 20″ O / 47.39028 °N, 6.95556 °O / 47.39028; 6.95556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 158
Areo 4,48 km²
Alteco 508 m super marnivelo
Poŝtkodo 2907
Komunumkodo 6803
Mapo de Rocourt
vdr

Geografio redakti

Rocourt situas en okcidento de la regiono Ajoie ĉe la norda flanko de la ĵurasa montoĉeno Lomont. La teritorio de la komunumo Rocourt etendiĝas sur areo de 4,48 km², de kiuj 37% estas kovritaj de arbaro, 59% servas por agrikulturo kaj 4% por setlado.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rocourt limas en nordo al Fahy, en oriento kaj sudo al Haute-Ajoie, kaj en okcidento al Grandfontaine.

Trafiko redakti

Tra Rocourt pasas la kantona ĉefvojo de Porrentruy al Pont-de-Roide en Francio. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per poŝtaŭtolinio de Damvant al Porrentruy. Krom la fiksa buslinio ekzistas ankaŭ vokbussistemo, de busoj, kiuj trafikas je antaŭmendo telefona.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rocourt datiĝas el la jaro 1148 kiel Rocort. Ek de la 13-a jarcento Rocourt estis posedaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Tamen ĝis la 15-a jarcento la senjoroj de Rocourt rifuzis la submetiĝo al la princepiskopo, kial la kontrolo pri la vilaĝo nur post la formorto de la nobela familio de Rocourt an la 15-a jarcento revenis al la princepiskopejo. En la 16-a jarcento Rocourt estis atribuita al la majorejo Chevenez de la princepiskopa voktejo Ajoie. Post la franca revolucio de 1792 ĝi dum unu jaro apartenis al la Raŭraka Respubliko, kiu kiel departamento Mont Terrible estis integrita al Francio. De 1800 ĝis 1815 Grandfontaine apartenis al la franca departemento Haut-Rhin, kaj en la jaro 1816 ĝi per dekreto de la Viena Kongreso de 1815 fariĝis parto de la distrikto Porrentruy de Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Rocourt apartenas kun la tuta distrikto al la nova Kantono Ĵuraso. [1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti