Rodezia Agada Partio

La Rodezia Agada Partio (angle Rhodesian Action Party, mallongige RAP) estis politika partio en Rodezio (nuna Zimbabvo). Ĝi estis dekstrema opozicia partio kontraŭanta la politikon de Ian Smith intertraktanta kun afrikaj naciistoj pri la cedo de potenco al la plimulto. Ĝi aktivis de la 4-a de julio 1977 ĝis la 21-a de julio 1978, kaj ĝi neniam eĉ sukcesetis en la balotoj.