Rodezia dolaro

eksa valuto, uzita en Respubliko Rodezio (1970–1980)

La rodezia dolaro (R$ aŭ Rh$) estis la valuto de Rodezio inter 1970 kaj 1980. Ĝi subdividiĝas je 100 cendoj.

Rodezia dolaro
eksvaluto • dolaro
Ŝtato: Rodezio
Subdivido: 100 cendoj
Kodo laŭ ISO 4217: RHD
Mallongigo: R$ aŭ Rh$
Ŝanĝokurzo 1 Zimbabva dolaro

(1980)

1 ŝilingo Suda Rodezio 1947
1 ŝilingo Suda Rodezio 1947
vdr

Historio redakti

La dolaro ekeldoniĝis je la 17a de februaro 1970, malpli ol monato antaŭ la deklaro de respubliko je la 2a de marto 1970. Ĝi anstataŭigis la rodezian pundon je 1 pundo po 2 dolaroj. La dolaro estis forta valuto, kun sama valoro kiel la brita pundo ĝis la fino de Rodezio je 1980, kiam anstataŭigis ĝin la Zimbabva dolaro je la sama valoro. Tamen, la Rodezia dolaro estis neniam tute konvertebla valuto kaj tial la valoro ne estis indiko de la fundamenta ekonomio.

Duonpundo redakti

Kun la rodezia dolaro, Rodezio sekvis tion kion faris Sud-Afriko, Aŭstralio, kaj Nov-Zelando, tio estas, ke akceptante la decimalan sistemon ĝi decidis uzi la duonpundon kiel monunuon. La nomon de la dolaro elektis John Wrathall, la tiama Ministro de Financo, kiu taksis ĝin internacie substanca.[1]

Moneroj redakti

Je la 7a de februaro 1970 la rodezia dolaro ekeldoniĝis ja la valoro de la pundo, farita tiel ĉi: ½ kaj 1-cenda monero el bronzo, 2½-cenda monero el kupro-nikelo, kiu uziĝis kun la antaŭaj moneroj de la rodezia pundo de 5, 10, 20, kaj 25 cendoj. Novaj 5-cendaj moneroj ekeldoniĝis je 1973, kaj poste moneroj de 10, 20, kaj 25 cendoj je 1975. Moneroj estis farataj ĝis 1977 ĉe la sud-afrika Monfarejo en Pretorio.

Valoro Ekeldono Materialo Formo
½ centavo 1970 Bronzo Ronda
1 centavo 1970 Bronzo Ronda
2½ centavos 1970 Kupro-nikelo Ronda
5 centavos 1975 Kupro-nikelo Ronda
10 centavos 1975 Kupro-nikelo Ronda
20 centavos 1975 Kupro-nikelo Ronda
25 centavos 1975 Kupro-nikelo Ronda

Rodezio havis monerojn kaj ½-cendajn kaj 2½-cendajn, ĝuste kiel en Sud-Afriko.

La ½-cendaj moneroj estis farataj inter 1970 kaj 1977. La 1977a ½-cenda monero estas malabundega; nur ekzistas 10 monerojn konatajn.

La 2½-cendaj moneroj ("tickey") estis farataj nur je 1970.

La 5-cendaj moneroj estis farataj je 1973 kaj inter 1975 kaj 1977.

La 10-cendaj kaj 25-cendaj moneroj estis farataj nur je 1975.

La 20-cendaj moneroj estis farataj je 1975 kaj je 1977.

Tommy Sasseen desegnis ĉiujn rodesiajn monerojn de 1964 ĝis 1968 (nur la dorsa flanko) kaj de 1970 ĝis 1977 (ambaŭ flankoj).

Monbiletoj redakti

Je la 17a de februaro 1970, la Rezerva Banko de Rodezio komencis eldoni biletojn de 1, 2, kaj 10 dolaroj.[2] 5-dolaraj biletoj eldoniĝis ekde 1972.

Valoro Ĉefa Koloro
1 dolaro Blua
2 dolaroj Ruĝa
5 dolaroj Oranĝa (bruna fono)
10 dolaroj Griza

Referencoj redakti

  1. Unpopular Sovereignty: Rhodesian Independence and African Decolonization, Luise White, University of Chicago Press, 2015, paĝo 124
  2. Linzmayer, Owen. (2012) “Rhodesia”, The Banknote Book. San Francisco, CA: BanknoteNews.com.