Rodney Glen KING (n. 2-an de aprilo 1965 en Sakramento, Kalifornio, Usono, mortis la 17-an de junio 2012 en Rialto, Kalifornio) estis afrik-usonano, kiu famiĝis en la 1990-aj jaroj kiel viktimo de la polica arbitro.

Rodney King
Persona informo
Naskonomo Rodney Glen King
Naskiĝo 2-an de aprilo 1969 (1969-04-02)
en Sakramento
Morto 17-an de junio 2012 (2012-06-17) (43-jaraĝa)
en Rialto
Tombo Forest Lawn Memorial Park
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater John Muir High School
Okupo
Okupo aŭtoro • aktivulo • taksiŝoforo
vdr

King trapasis la rapidan limigon la 3-an de marto 1991 kaj pro tio okazis aŭtomobila persekutado. Dum la aresto, kvar blankaj policanoj batis lin 50-foje kaj piedpremis 6-foje. la scenon surfilmigis loka loĝanto kaj la afero tiel akiris la publikon.

La policanoj estis liberparolitaj la 29-an de aprilo 1992 kaj pro tio komenciĝis perturboj en Los Angeles. La perturboj kaŭzis damaĝon je valoro de 700 milionoj da eŭro, mortis 54 homoj, min. 2000 vundiĝis. La perturbojn povis subpremi nur la soldataro. Sekve de tio, du policanojn (el kvar) oni juĝis je 30-monata prizono, Rodney King ricevis 3,8 milionojn da dolaro kiel kompenson.

Li dronis pro akcidento en la propra hejma naĝbaseno.