Rodrigo Manrique de Lara (1406 - Ocaña, 11-a de novembro de 1476), estis militema kaj konfliktema nobelo de agnoskita prestiĝo en Hispanio, kiu venkis ofte kontraŭ islamanoj, el la flanko de la infantoj de Aragonio en ties kontraŭstaro kontraŭ Johano la 2-a kaj Álvaro de Luna.

Rodrigo Manrique
Persona informo
Naskiĝo
Morto 11-an de novembro 1476 (1476-11-11)
en Ocaña
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Reĝlando de Kastilio
Familio
Patro Pedro Manrique de Lara
Patrino Leonor de Castilla
Frat(in)oj Iñigo Manrique de Lara • Gómez Manrique
Edz(in)o Mencía de Figueroa • Beatriz de Guzman • Elvira de Castañeda
Infanoj Jorge Manrique • Alonso Manrique de Lara • Leonor Manrique de Lara
Okupo
Okupo poeto • militisto
vdr

Li estis grava nobelo en sia epoko kaj Superulo de la Ordeno de Santiago. Partoprenis aktive en la Nobela Unio kontraŭ Henriko la 4-a. Post la morto de la Infanto Don Alfonso, frato de la Reĝo, li klinis al partio por la princino Isabel, estonta reĝino Isabel la Katolika, kaj li partoprenis en la Interkonsento de Guisando, laŭ kiu oni agnoskis Henrikon la 4-an kiel Reĝo de Kastilio kaj kiel sukcedonta sian fratinon Isabel, forigante el la sukcedan linion Johaninon la Beltranidan. En 1474 li estis proklamita Gran Maestre (nome Superulo) de la Ordeno de Santiago en la vilaĝo de Uclés.

Krom lia pozicio en historio, li estis senmortigita de la fama poemo verkita de lia filo Jorge Manrique, nome Coplas a la muerte de su padre. Post lia morto estis Pedro Manrique, plej aĝa filo de lia unua geedziĝo kun Mencía de Figueroa, kiu heredis la titolon de grafo de Paredes.

Bibliografio redakti

  • Falcó y Osorio Berwick, María del Rosario (16º Duquesa de Alba) (1898). Catálogo de las colecciones expuestas en las vitrinas del Palacio de Liria.
  • VILAR Y PASCUAL, Luis; VILAR PSAYLA, Juan José. Diccionario histórico, genealógico y heráldico de las familias ilustres de la monarquía española. Madrid: Sánchez, 1864, Vol. 7