Rodrigo de RATO y Figaredo (Madrido, 18a de marto 1949) estas hispana bankisto kaj politikisto membro de la Partido Popular (PP), aktuale en prizono.

Rodrigo Rato
Persona informo
Rodrigo de Rato
Naskonomo Rodrigo de Rato y Figaredo
Naskiĝo 18-an de marto 1949 (1949-03-18) (75-jaraĝa)
en Madrido
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Komplutensa Universitato de Madrido • Haas School of Business • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley • Our Lady of Remembrance College vd
Partio Popola Partio vd
Familio
Patro Ramón Rato vd
Edz(in)o Ángeles Alarcó vd
Profesio
Okupo politikistoekonomikisto • bankisto vd
Aktiva en Madrido vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron,[1] estis vicprezidanto de la Hispana Registaro kaj Ministro pri Ekonomio dum la regado de José María Aznar.

Li okupis la postenon de administra direktoro de la Internacia Monunua Fonduso ĝis sia demisio la 19an de junio 2007, estris la financan grupon Bankia inter 2010 kaj 2012, kaj ekde 2013 li plenumis la postenon de konsilisto por Latinameriko kaj Eŭropo de Telefónica.[2]

La 16an de aprilo 2015, li estis arestita kaj poste liberigita, post kelkaj horoj de traserĉado en lia hejmo fare de la Agencia Tributaria (AEAT, nome Hispana Trezoro), pro supozitaj krimoj de trompo, ŝuldista monkaŝado kaj monlavado.[3] La 23an de februaro 2017 li estis kondamnita je kvar jaroj kaj duono de prizono, pro sinsekva krimo de kontraŭleĝa alproprigo inter 2003 kaj 2012, en la kazo de la monkartoj "black".[4] La 3an de oktobro 2018 la Supera Tribunalo de Hispanio ratifis la kondamnon de la "Audiencia Nacional".[5] La 25an de oktobro eniris en la prizono de Soto del Real.[6]

Notoj redakti

  1. El Economista. «Perfil de Rodrigo Rato» Alirita la 26an de marto 2020.
  2. «Telefónica ficha a Rodrigo Rato como consejero asesor para Latinoamérica y Europa.» RTVE. Alirita la 26an de marto 2020.
  3. «Rato, detenido en el registro de su vivienda en Madrid por supuestos delitos de fraude y blanqueo.» RTVE. Alirita la 26an de marto 2020.
  4. Audiencia Nacional. Sala de lo Penal. Sentencia (kondamno) [1]. Alirita la 26an de marto 2020.
  5. «El Tribunal Supremo mantiene a Rodrigo Rato la condena de cuatro años y medio por las tarjetas ‘black’». El País. Alirita la 26an de marto 2020.
  6. «Rodrigo Rato ingresa en la prisión de Soto del Real: "Pido perdón a la sociedad"». El Mundo. 25an de oktobro 2018. Alirita la 26an de marto 2020.