Roe v. Wade

Roe v. Wade 410 U.S. 113 (1973) estis limŝtona decido de la Supera Kortumo de Usono, permesante induktitan aborton surbaze de privateco. Do ŝtataj malpermesoj kaj multaj restriktoj iĝis nelaŭleĝaj en 1973 kaj ŝtatoj devis permesi aborton. La Supera Kortumo permesis nur restriktojn al aborto dum la tria trimestro. La kazo estas pivota en la historio de la politiko de Usono.

Roe v. Wade vekis la atenton de kontraŭabortistoj al diversaj leĝaj restriktoj anstataŭ tutaj restriktoj.

La kazo Planned Parenthood v. Casey klarigis iujn aspektojn de Roe v. Wade.

La decido de la kazo Roe v. Wade estis nuligita de la Supera Kortumo la 24an de junio de 2022 per la kazo Kazo Dobbs vs Jackson Women's Health Organization