Roger Federer

svisa tenisludisto

Roger FEDERER [roĝer ] (naskiĝis en Binningen, Svislando, la 8-an de aŭgusto 1981) estas svisa tenisludisto, ekde la 2-a de februaro 2004 ĝis la 24-a de majo 2010 li estis seninterrompe gvidanto de la ATP-liston (monda ranglisto de profesiaj tenisludistoj). De la 9-a de julio 2012 ĝis la 29-a de oktobro 2012 li denove okupis la 1-an lokon de la ranglisto de ATP. Ek de 2002 ĝis hodiaŭ li seninterrompe troviĝas sur la listo de la 10 plej bonaj tenisludistoj de la mondo.

Roger Federer
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1981 (1981-08-08) (42-jaraĝa)
en Bazelo
Lingvoj francaanglagermanasvisgermana
Loĝloko Bottmingen
Ŝtataneco SvislandoSud-Afriko
Familio
Patro Robert Federer
Patrino Lynette Federer
Frat(in)o Dziana Federer
Edz(in)o Mirka Federer
Infanoj Myla Federer • Charlene Federer • Leo Federer • Lennart Federer
Okupo
Okupo tenisisto
TTT
Retejo https://www.rogerfederer.com/
vdr

Li ekludis tenison en aĝo de 6 jaroj, decidis en aĝo de 12 por la teniso, kvankam li ŝatis eĉ la futbalon.

Dum sia kariero li venkis en 1198 ludoj, akiris 101 titolojn, el kiuj 20 en Grand Slam-turniro, 28 en konkuro ATP Masters Series, 6 en Pokalo de la Majstroj (Tennis Masters Cup).

Li venkis sesfoje en Wimbledon (2003-2007, 2009, 2012, 2017) unu post la alia, tiel atingis la rekordon de Björn Borg. Li venkis en la US Open kvinfoje (2004-2008), kvinfoje en la Australian Open (2004, 2006, 2007, 2010, 2017, 2018). Li ludis en la finalo de Roland Garros (2006, 2007, 2008, 2011) kaj venkis en 2009. La jaro 2010 estis tre malbona por li, ĉar li perdis la 1-an lokon en la tutmonda listo. Kelkaj ĵurnalistoj opiniis, ke li estis ĉe la fino de sia kariero. Tamen tio montriĝis nevera. Li estas la plej bona tenisludisto de la mondo kaj de ĉiuj tempoj.

En la Someraj Olimpikoj 2008 en la duobla ludo kune kun Stanislas Wawrinka li akiris la oran medalon.

La patrino de Roger Federer devenas el Sud-Afriko. Tien iris Roger kiel infano, ne nur por viziti parkojn kun bestoj, sed ankaŭ por vidi ĉiujn kvartalojn de grandaj urboj. Pro tio li konas malriĉecon kaj kontribuas per sia Fondaĵo al konstruado de lernejoj por stratinfanoj. http://www.rogerfedererfoundation.org/en/home/ Arkivigite je 2017-10-20 per la retarkivo Wayback Machine

Eksteraj ligiloj redakti