Roger Tory Peterson

Roger Tory Peterson (28an de aŭgusto 1908 - 28an de julio 1996), estis usona naturalisto, ornitologo, artisto kaj edukisto, kaj kontribuis kiel unu el la fondantaj inspiroj por la pormedia movado de la 20a jarcento.

Roger Tory Peterson
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1908 (1908-08-28)
en Jamestown
Morto 28-an de julio 1996 (1996-07-28) (87-jaraĝa)
en Old Lyme
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Art Students League of New York vd
Profesio
Okupo zoologo • ornitologo • pentristo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Roger Tory Peterson Institute.

Biografio redakti

Fine de la 1920-aj jaroj li fakulis pri arto kaj desegno. Komence de la 1930-aj jaroj li jam instruis pri arto kaj scienco en Masaĉuseco. En 1934 li publikis sian komencan Guide to the Birds, nome unua moderna kampogvidilo pri birdoj, de kiu vendiĝis 2‚000 kopioj en unu semajno, kaj sekve oni faris 5 eldonojn. De tiam li publikis serion de kampogvidiloj pri multaj temoj de rokoj kaj mineraloj ĝus skaraboj kaj reptilioj. Li disvolvis propran identigan sistemon kiu rapide populariĝis.

Dum sia vivo li ricevis ege multe da premioj, honoroj, medaloj ktp. Li mortis en 1996 hejme en Old Lyme (Konektikuto).

La ornitologia kromnomo de Roger Tory Peterson estis "King Penguin", en angla Reĝa pingveno.

Referencoj redakti

Notoj
Bibliografio
  • Devlin, John C. kaj Grace Naismith (1977), The World of Roger Tory Peterson - An Authorised Biography. New York Times Books, ISBN 0-8129-0694-2
  • (1996) “Obituary: Roger Tory Peterson (1908-1996)”, British Birds 89, p. 544–545. 
  • Carlson, Douglas (2007), Roger Tory Peterson: A Biography. The University of Texas Press, ISBN 978-0-292-71680-3.
  • Paul R. Ehrlich, David S. Dobkin kaj Darryl Wheye (1988), The Birder's Handbook: A Field Guide to the Natural History of North American Birds Fireside. ISBN 0-6716-5989-8.
  • Rosenthal, Elizabeth J. (2008), Birdwatcher: the Life of Roger Tory Peterson. The Lyons Press, ISBN 978-1599212944.